Nations Bible

Salmos 38

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

Psalmo de David. Pro memoro.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,

Kaj ne en Via furiozo min punu.

2Ĉar Viaj sagoj penetris en min,

Kaj pezas sur mi Via mano.

3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero,

Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

4Ĉar miaj krimoj superas mian kapon;

Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.

5Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj

Pro mia malsaĝeco.

6Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege,

La tutan tagon mi iras malgaja.

7Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo,

Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

8Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis,

Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

9Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj,

Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.

10Mia koro tremegas, forlasis min mia forto;

Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.

11Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto,

Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.

12Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon,

Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,

Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.

13Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas;

Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.

14Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas

Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.

15Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas;

Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

16Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi;

Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.

17Ĉar mi estas preta fali,

Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.

18Ĉar mi konfesas mian kulpon;

Kaj min ĉagrenas mia peko.

19Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj,

Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.

20Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono,

Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

21Ne forlasu min, ho Eternulo;

Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.

22Rapidu, por helpi min,

Mia Sinjoro, mia helpo!

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Um Lamento de Aflição e Confissão

  • O título designa este capítulo como um salmo de Davi para memorial. Nele, o salmista descreve intensos sofrimentos físicos, incluindo feridas abertas, dores ardentes e fraqueza corporal, associando sua aflição ao próprio pecado e à disciplina divina.Fontes: o próprio texto bíblico
  • O salmo retrata o isolamento social que frequentemente acompanhava a enfermidade no mundo antigo. Amigos e parentes se afastam de sua aflição, enquanto adversários aproveitam sua vulnerabilidade para tramar contra a sua vida.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.