Nations Bible

Salmos 25

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

De David.

Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

2Ho mia Dio, Vin mi fidas;

Ne lasu min hontiĝi;

Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

3Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos;

Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.

4Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi;

Instruu min sekvi Vian iradon.

5Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,

Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas;

Al Vi mi esperas ĉiun tagon.

6Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon,

Ĉar ili estis de ĉiam.

7La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru;

Laŭ Via favorkoreco rememoru min,

Pro Via boneco, ho Eternulo!

8Bona kaj justa estas la Eternulo,

Tial Li montras al pekantoj la vojon.

9Li gvidas la humilulojn en justeco,

Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

10Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj,

Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon,

Ĉar ĝi estas granda.

12Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon,

Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

13Lia animo ĝuos bonon,

Kaj liaj idoj posedos la teron.

14Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj;

Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.

15Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo,

Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.

16Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,

Ĉar mi estas soleca kaj mizera.

17La suferoj de mia koro estas grandaj;

El mia premateco elkonduku min.

18Rigardu mian suferon kaj mizeron,

Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.

19Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj

Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

20Gardu mian animon kaj savu min;

Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.

21Senkulpeco kaj justeco defendu min,

Ĉar al Vi mi esperas.

22Liberigu, ho Dio,

Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Uma oração por orientação e perdão

  • O salmo associa a orientação divina ao perdão pessoal, pedindo a Deus não apenas que ensine os Seus caminhos e veredas, mas também que não Se lembre dos pecados e rebeldias da juventude do suplicante, recordando antes a Sua antiga misericórdia.Fontes: o próprio texto bíblico
  • Embora a oração seja principalmente o clamor de um indivíduo em busca de livramento da solidão, aflição e inimigos hostis, seu último versículo se amplia em uma súplica coletiva para que Deus resgate todo o Israel de suas angústias.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.