Nations Bible

Salmos 17

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

Preĝo de David.

Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,

Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.

2De Vi venos mia juĝo;

Viaj okuloj rigardos la veremecon.

3Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min,

Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,

Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

4Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,

Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.

5Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.

6Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;

Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.

7Montru Vian mirindan favorkorecon,

Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.

8Gardu min kiel la pupilon de la okulo,

Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

9De la malbonuloj, kiuj atakas min,

De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

10Sian koron ili fermis,

Per sia buŝo ili parolas fiere.

11Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;

Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.

12Li similas leonon, kiu avidas akiron,

Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.

13Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;

Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

14Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,

Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,

Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,

Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.

15Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;

Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Uma oração por proteção e vindicação

  • O salmo utiliza metáforas vívidas de intimidade e abrigo divino, pedindo a Deus que guarde o suplicante como a menina dos seus olhos e o esconda à sombra das suas asas.Fontes: o próprio texto bíblico
  • O autor descreve o perigo dos perseguidores hostis usando imagens predatórias, comparando-os a um leão feroz à espreita em emboscada para despedaçar a presa.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.