Salmos 148
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Haleluja!
Gloru la Eternulon el la ĉielo,
Gloru Lin en la alto.
2Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj;
Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
3Gloru Lin, suno kaj luno;
Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
4Gloru Lin, plej supraj ĉieloj,
Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
5Ili gloru la nomon de la Eternulo;
Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
6Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne;
Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.
7Gloru la Eternulon el la tero,
Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;
8Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo,
Ventego, kiu plenumas Lian vorton;
9Montoj kaj ĉiuj montetoj,
Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
10Bestoj kaj ĉiaj brutoj,
Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
11Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,
Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
12Junuloj kaj junulinoj,
Maljunuloj kaj knaboj.
13Ili gloru la nomon de la Eternulo,
Ĉar sole Lia nomo estas alta,
Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.
14Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo,
La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,
De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo.
Haleluja!

Você sabia?
Louvor universal dos céus e da terra
- O Salmo 148 está estruturado como um inventário cósmico abrangente, convocando todos os níveis da criação a louvar a Deus. Ele se inicia nas alturas dos céus com os anjos, os exércitos celestiais, o sol, a lua, as estrelas e as águas acima do firmamento, descendo depois para a terra.Fontes: o próprio texto bíblico
- A seção terrestre abrange elementos meteorológicos, relevos, árvores, animais selvagens e domesticados, além de todos os segmentos da sociedade humana, desde monarcas e governantes até jovens, donzelas e anciãos.Fontes: o próprio texto bíblico
- O cântico conclui seu alcance abrangente concentrando-se no povo da aliança, destacando que Deus levantou o poder de Seus servos e descrevendo Israel como um povo achegado a Ele.Fontes: o próprio texto bíblico · Jacob (Israel)
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org