Salmos 103
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
De David.
Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
2Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
3Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
4Li savas de la tombo vian vivon,
Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
5Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon,
Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
6La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
7Li sciigis Siajn vojojn al Moseo,
Siajn farojn al la Izraelidoj.
8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,
Longetolerema kaj tre bona.
9Ne eterne Li indignas,
Kaj ne por ĉiam Li koleras.
10Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni,
Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
11Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero,
Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,
Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
13Kiel patro korfavoras filojn,
Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
14Ĉar Li scias nian esencon;
Li memoras, ke ni estas polvo.
15La tagoj de homo estas kiel herbo;
Kiel floro de kampo, tiel li floras.
16Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas;
Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
17Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
18Kiuj observas Lian interligon
Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
19La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon;
Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
20Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto,
Kiuj plenumas Lian vorton,
Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
21Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj,
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
22Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj,
En ĉiuj lokoj de Lia regado.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Você sabia?
Louvor pela compaixão e misericórdia de Deus
- O salmo recorda como Deus deu a conhecer os Seus caminhos a Moisés e os Seus feitos ao povo de Israel, celebrando o SENHOR como compassivo, clemente, tardio em irar-se e abundante em amor fiel.Fontes: o próprio texto bíblico
- Para destacar a misericórdia duradoura de Deus, o salmo utiliza imagens da fragilidade humana, observando que os mortais são formados do pó e têm vidas passageiras, semelhantes à relva e às flores do campo que desaparecem quando o vento sopra sobre elas.Fontes: o próprio texto bíblico
- A composição estrutura o seu louvor em círculos crescentes, começando com uma ordem íntima para que a própria alma bendiga ao SENHOR antes de se expandir para convocar anjos poderosos, exércitos celestiais e toda a criação sob o domínio divino.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org