Nations Bible

Provérbios 7

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Mia filo! konservu miajn vortojn,

Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.

2Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu;

Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.

3Ligu ilin al viaj fingroj;

Skribu ilin sur la tabelo de via koro.

4Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino;

Kaj la prudenton nomu mia parencino;

5Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino,

Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.

6Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo,

Tra mia krado;

7Kaj mi vidis inter la naivuloj,

Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,

8Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo,

Kaj iris la vojon al ŝia domo,

9En krepusko, en vespero de tago,

Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.

10Kaj jen renkonte al li iras virino

En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.

11Bruema kaj vagema;

Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.

12Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj,

Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.

13Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin

Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:

14Mi devis alporti dankan oferdonon;

Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.

15Tial mi eliris al vi renkonte,

Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.

16Mi bele kovris mian liton

Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.

17Mi parfumis mian kuŝejon

Per mirho, aloo, kaj cinamo.

18Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno,

Ni plezuriĝu per la amo.

19Ĉar mia edzo ne estas hejme,

Li iris en malproksiman vojon;

20La sakon kun mono li prenis kun si;

Li revenos hejmen je la plenluno.

21Ŝi forlogis lin per sia multeparolado,

Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.

22Li tuj iras post ŝi,

Kiel bovo iras al la buĉo

Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;

23Ĝis sago fendas al li la hepaton;

Kiel birdo rapidas al la kaptilo,

Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.

24Kaj nun, infanoj, aŭskultu min,

Atentu la vortojn de mia buŝo.

25Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo,

Ne eraru sur ŝia irejo;

26Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis,

Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj.

27Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol,

Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

A armadilha da sedução

  • O narrador observa a cena através da treliça da janela de sua casa, olhando para a rua enquanto o crepúsculo se transforma na escuridão da noite. Essa perspectiva literária apresenta o relato como um testemunho visual que adverte contra o perigo de se aproximar de locais de tentação.Fontes: o próprio texto bíblico
  • A mulher sedutora menciona que pagou seus votos e ofereceu sacrifícios de paz, o que significava que ela tinha carne sacrificial pronta para um banquete. Ela também atrai o jovem com artigos de luxo, como linho colorido do Egito e perfumes de mirra, aloés e canela.Fontes: o próprio texto bíblico
  • Para resistir à sedução da mulher estranha, o mestre exorta o jovem a tratar a sabedoria como uma irmã e o entendimento como um parente próximo. Cultivar uma relação íntima e familiar com a sabedoria é apresentado como a defesa essencial contra palavras enganosas.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 16

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.