Nations Bible

Provérbios 26

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto,

Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.

2Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas,

Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.

3Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno,

Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.

4Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco,

Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.

5Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco,

Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.

6Kiu komisias aferon al malsaĝulo,

Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.

7Kiel la kruroj de lamulo pendas peze,

Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.

8Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo,

Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.

9Kiel dorna kano en la mano de ebriulo,

Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.

10Kompetentulo ĉion bone faras;

Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.

11Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo,

Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.

12Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj?

Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.

13Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo,

Leono estas sur la stratoj.

14Pordo turniĝas sur sia hoko,

Kaj maldiligentulo sur sia lito.

15Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton,

Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.

16Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa,

Ol sep veraj saĝuloj.

17Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon,

Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.

18Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron,

Sagojn, kaj morton,

19Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon,

Kaj diras: Mi ja ŝercas.

20Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro;

Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.

21Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro,

Kaj homo malpacema por provoki malpacon.

22La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj,

Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

23Varmegaj lipoj kun malica koro

Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.

24Malamanto havas maskitajn parolojn,

Kaj en sia koro li preparas malicon.

25Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li;

Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.

26Kiu trompe kaŝas malamon,

Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.

27Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin;

Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.

28Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis;

Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Tolos, Preguiçosos e Contendas

  • Os versículos 4 e 5 apresentam instruções aparentemente contraditórias sobre responder ou não a um tolo. Juntos, esses provérbios mostram que a sabedoria prática exige discernir o momento: responder à insensatez pode rebaixar alguém ao nível do tolo, enquanto confrontá-la pode impedir que o tolo se considere sábio.Fontes: o próprio texto bíblico
  • O capítulo utiliza imagens vívidas e bem-humoradas para retratar o preguiçoso. Ele inventa desculpas exageradas, como um leão à solta na praça, gira na cama como uma porta sobre as dobradiças e acha exaustivo até mesmo levar a mão do prato à boca.Fontes: o próprio texto bíblico
  • Provérbios 26 compara os conflitos humanos a uma fogueira que necessita de combustível constante. Sem boatos ou intrigas, a discórdia se apaga naturalmente, da mesma forma que o fogo se extingue quando não há lenha ou carvão.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.