Números 36
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj; 2kaj ili diris: Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj. 3Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita. 4Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita. 5Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj. 6Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad: Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu; 7por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. 8Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj; 9kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo. 10Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad; 11kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj. 12En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.
13Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Você sabia?
Leis de Herança e Fronteiras Tribais
- Os líderes dos clãs de Gileade e Manassés procuraram Moisés a respeito da herança concedida anteriormente às filhas de Zelofeade, alertando que, se elas se casassem com homens de outras tribos, suas terras seriam transferidas em definitivo da tribo de seus pais no Ano do Jubileu.Fontes: o próprio texto bíblico · Zelophehad
- Para manter o território tribal intacto, foi estabelecida uma regra geral exigindo que herdeiras de terras se casassem dentro da tribo de seu pai. As cinco filhas de Zelofeade—Maca, Tirza, Hogla, Milca e Noa—cumpriram essa ordem ao se casarem com primos paternos.Fontes: o próprio texto bíblico · Zelophehad · Mahlah · Tirzah
- Este capítulo encerra o livro de Números nas planícies de Moabe, junto ao Jordão, na altura de Jericó, local do último acampamento de Israel no deserto antes de entrar em Canaã.Fontes: o próprio texto bíblico · Moab · Jericho
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jericho · Hoje: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · versículo 13
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 13
- Moab · Hoje: Moab 2 · 31.840, 35.674 · versículo 13
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org