Mateus 14
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo, 2kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li. 3Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo. 4Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. 5Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. 6Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. 7Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. 8Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 9Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; 10kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. 11Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino. 12Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
13Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj. 14Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. 16Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi. 17Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj. 18Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. 19Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 20Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn. 21Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
22Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. 23Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. 24Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. 25Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. 26Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. 27Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. 28Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. 29Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. 31Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? 32Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. 33Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
34Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret. 35Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; 36kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.
Você sabia?
A morte de João e o mar da Galileia
- O tetrarca Herodes é Herodes Antipas, filho de Herodes com Malthace. Herodias, filha de Aristóbulo e Berenice, deixou o marido, Herodes Filipe I, irmão de Antipas, e casou-se com Antipas; o Easton's Bible Dictionary (1897) também identifica Filipe como pai de Salomé. João disse que o casamento era ilícito, e Antipas o prendeu e depois mandou decapitá-lo, provavelmente no castelo de Maqueronte, segundo esse relato.Fontes: o próprio texto bíblico · Herod Antipas · Herodias · Philip
- Uma cronologia data a decapitação de João, a alimentação dos cinco mil e Jesus andando sobre o mar, todas em 29 d.C. Depois que os discípulos de João sepultaram o corpo e avisaram Jesus, ele se retirou de barco para um lugar solitário, mas as multidões o seguiram a pé desde as cidades.Fontes: John Beheaded · Feeding of Five Thousand · Jesus Walks on Water · o próprio texto bíblico
- Depois de atravessar o mar, desembarcaram em Genesaré, cidade de Naftali na margem ocidental do lago ao qual ela deu o nome. A cidade se chamava Quinerete e, mais tarde, Genezar e Genesaré; não resta vestígio dela, e uma cronologia data as curas ali em 29 d.C. Sua planície, notável pela fertilidade e pela beleza, foi chamada de Paraíso da Galileia e hoje se chama el-Ghuweir.Fontes: Gennesaret · Healing in Gennesaret · o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org