Lucas 21
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. 2Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. 3Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; 4ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis.
5Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris: 6Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. 7Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? 8Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. 9Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
10Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; 11kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo. 12Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13Tio fariĝos por vi atesto. 14Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; 15ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. 16Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. 18Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. 19Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
20Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. 21Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. 23Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. 24Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. 25Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; 26homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. 27Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. 28Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.
29Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn; 30kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. 31Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. 32Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos. 33La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
34Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; 35ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero. 36Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo.
37Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba. 38Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.

Você sabia?
Jerusalém, o templo e os dias que virão
- Uma nota geográfica diz que o nome Jerusalém está no original em forma dual e significa “posse da paz” ou “fundação da paz”. Acrescenta que essa forma provavelmente se refere aos dois montes sobre os quais a cidade foi construída, Sião e Moriá, ou, como alguns supõem, à parte alta e à parte baixa da cidade, e chama Jerusalém de cidade de montanha entronizada sobre um baluarte montanhoso. Neste capítulo, Jesus diz que essa cidade será cercada por exércitos, ficará desolada e será pisada pelos gentios.Fontes: Jerusalem · o próprio texto bíblico
- Jesus manda que os que estiverem na Judeia fujam para os montes quando virem Jerusalém cercada de exércitos. Uma nota geográfica explica que, sob os romanos, no tempo de Cristo, Judeia designava a mais meridional das três divisões da Palestina, distinta da Galileia e da Samaria, embora o nome às vezes fosse usado para a Palestina em geral. Como província, incluía os territórios das tribos de Judá, Benjamim, Dã, Simeão e parte de Efraim, e fazia parte da Síria.Fontes: Judea · o próprio texto bíblico
- O capítulo não começa com exércitos, e sim com uma viúva pobre que põe duas pequenas moedas de cobre no tesouro do templo. Jesus diz que ela deu mais do que os ricos, que contribuíram daquilo que lhes sobrava, porque ela pôs tudo o que tinha para viver. Os discípulos então comentam as belas pedras e as ofertas consagradas do templo, e ele responde que não ficará pedra sobre pedra.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 20, 21, 24
- Judea · Hoje: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 21
- Mount of Olives · 31.778, 35.246 · versículo 37
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org