Levítico 17
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis: 3Se iu el la domo de Izrael buĉos bovon aŭ ŝafon aŭ kapron en la tendaro, aŭ se li buĉos ĝin ekster la tendaro, 4kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo. 5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo. 6Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo. 7Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
8Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon, 9kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.
10Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo. 11Ĉar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo. 12Tial Mi diris al la Izraelidoj: Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo, kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon.
13Se iu el la Izraelidoj, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, ĉaskaptos beston aŭ birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li elfluigu ĝian sangon kaj kovru ĝin per polvo. 14Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos. 15Kaj ĉiu, kiu manĝos mortintaĵon aŭ disŝiritaĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura. 16Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

Você sabia?
O abate sacrificial e a santidade do sangue
- O Levítico determina que animais domésticos como bois, cordeiros e bodes fossem levados diretamente à entrada da Tenda do Encontro, em vez de serem abatidos em campo aberto. Essa norma garantia que os sacrifícios fossem oferecidos exclusivamente como ofertas de paz ao SENHOR e impedia sacrifícios ilícitos a demônios em forma de bode.Fontes: o próprio texto bíblico
- Tanto os israelitas nativos quanto os estrangeiros residentes eram estritamente proibidos de comer sangue, sob pena de serem eliminados da comunidade. O texto fundamenta essa lei no princípio teológico de que a vida da carne está no sangue, o qual Deus designou especificamente para fazer expiação sobre o altar.Fontes: o próprio texto bíblico
- Quando caçavam animais selvagens ou aves permitidas para alimentação, os israelitas e estrangeiros deviam drenar o sangue na terra e cobri-lo com pó. Essa instrução reforçava que a vida pertence a Deus e preservava a santidade do sangue fora do santuário sacrificial.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org