Josué 3
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri. 2Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro, 3kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili. 4Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe. 5Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn. 6Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo. 7Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi. 8Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.
9Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio. 10Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn: 11jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon. 12Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo. 13Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro. 14Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo, 15kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), 16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo. 17Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.

Você sabia?
A travessia do rio Jordão
- O texto bíblico observa que o Jordão transbordava todas as suas margens durante a época da colheita, tornando a travessia um desafio extraordinário. O fluxo das águas foi retido rio acima até a cidade de Adão, perto de Zaretã (cerca de 50 quilômetros ao norte), interrompendo as águas que desciam para o Mar Salgado.Fontes: o próprio texto bíblico · Zarethan · Salt Sea
- Os sacerdotes levitas que carregavam a arca da aliança foram à frente em direção ao Jordão, e o povo recebeu instruções para manter uma distância de cerca de dois mil côvados. Os sacerdotes permaneceram firmes em terra seca no meio do leito do rio até que toda a nação terminou de atravessar em frente a Jericó.Fontes: o próprio texto bíblico · Jericho
- Depois de atuar como auxiliar de Moisés durante a peregrinação no deserto, Josué foi confirmado como líder de Israel diante de todo o povo por meio dessa travessia, cumprindo a promessa divina de estar com ele assim como esteve com Moisés.Fontes: o próprio texto bíblico · Joshua · Moses
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 1, 8, 11, 13, 14, 15, 17
- Jericho · Hoje: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · versículo 16
- Salt Sea · Hoje: Dead Sea · 31.500, 35.500 · versículo 16
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org