Josué 18
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili. 2Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo. 3Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj? 4Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi. 5Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde. 6Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio. 7La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo. 8Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo. 9Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo. 10Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
11Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj. 12Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven. 13Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron. 14Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta. 15Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ. 16Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel. 17Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben. 18Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon. 19Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda. 20Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj. 21Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis: Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic 22kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El 23kaj Avim kaj Para kaj Ofra 24kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj. 25Gibeon kaj Rama kaj Beerot 26kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca 27kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala 28kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.

Você sabia?
A assembleia em Siló e a herança de Benjamim
- A assembleia de Israel estabeleceu a Tenda do Encontro em Siló, uma cidade em Efraim situada ao norte de Betel. Isso transformou Siló no santuário central e no local para a distribuição das terras restantes entre as tribos.Fontes: o próprio texto bíblico · Shiloh
- Para dividir o território entre as sete tribos restantes, Josué enviou três homens de cada tribo para percorrer a terra e registrar uma descrição detalhada em sete porções. Em seguida, Josué lançou sortes na presença do Senhor em Siló para determinar a porção de cada uma.Fontes: o próprio texto bíblico
- A primeira sorte entre as sete tribos coube a Benjamim, situada entre os territórios de Judá, ao sul, e a casa de José, ao norte. Essa porção abrangia cidades importantes como Jericó, Betel e Jebus (Jerusalém).Fontes: o próprio texto bíblico · Benjamin (patriarch)
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Shiloh · Hoje: Khirbet Seilun · 32.056, 35.290 · versículos 1, 8, 9, 10
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 7, 12, 19, 20
- Jericho · Hoje: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · versículos 12, 21
- Lower Beth-horon · Hoje: Beit Ur al Tahta · 31.895, 35.084 · versículo 13
- Luz · Hoje: Beitin · 31.923, 35.241 · versículo 13
- Beth-horon · Hoje: Beit Ur al Tahta · 31.895, 35.084 · versículo 14
- Kiriath-jearim · Hoje: Deir el Azar · 31.809, 35.104 · versículos 14, 15, 28
- Valley of Hinnom · Hoje: Hinnom Valley · 31.769, 35.228 · versículo 16
- Valley of Rephaim · 31.763, 35.219 · versículo 16
- Adummim · 31.817, 35.362 · versículo 17
- Arabah · 30.417, 35.151 · versículo 18
- Salt Sea · Hoje: Dead Sea · 31.500, 35.500 · versículo 19
- Gibeon · Hoje: El Jib · 31.847, 35.183 · versículo 25
- Mizpeh · Hoje: Tell en Nasbeh · 31.885, 35.216 · versículo 26
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 28
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org