Josué 12
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon, kaj la tutan stepon en la oriento: 2Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 3kaj la stepon ĝis la maro Kinerot, oriente, kaj ĝis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jeŝimot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga; 4kaj la regiono de Og, reĝo de Baŝan, restinto el la Rafaidoj, kiu loĝis en Aŝtarot kaj Edrei, 5kaj regis la monton Ĥermon kaj Salĥan kaj la tutan Baŝanon ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj duonon de Gilead ĝis la limo de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon. 6Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
7Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj; 8sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj: 9la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu; 10la reĝo de Jerusalem, unu; la reĝo de Ĥebron, unu; 11la reĝo de Jarmut, unu; la reĝo de Laĥiŝ, unu; 12la reĝo de Eglon, unu; la reĝo de Gezer, unu; 13la reĝo de Debir, unu; la reĝo de Geder, unu; 14la reĝo de Ĥorma, unu; la reĝo de Arad, unu; 15la reĝo de Libna, unu; la reĝo de Adulam, unu; 16la reĝo de Makeda, unu; la reĝo de Bet-El, unu; 17la reĝo de Tapuaĥ, unu; la reĝo de Ĥefer, unu; 18la reĝo de Afek, unu; la reĝo de Laŝaron, unu; 19la reĝo de Madon, unu; la reĝo de Ĥacor, unu; 20la reĝo de Ŝimron-Meron, unu; la reĝo de Aĥŝaf, unu; 21la reĝo de Taanaĥ, unu; la reĝo de Megido, unu; 22la reĝo de Kedeŝ, unu; la reĝo de Jokneam ĉe Karmel, unu; 23la reĝo de Dor en Nafot-Dor, unu; la reĝo de la popoloj en Gilgal, unu; 24la reĝo de Tirca, unu. La nombro de ĉiuj reĝoj estis tridek unu.

Você sabia?
O Registro dos Reis Derrotados
- Josué 12 funciona como um registro oficial que resume as campanhas militares de Israel em ambos os lados do rio Jordão. O texto equilibra as vitórias anteriores obtidas sob Moisés no leste com as campanhas posteriores lideradas por Josué no oeste.Fontes: o próprio texto bíblico · Moses · Joshua
- A leste do Jordão, Moisés derrotou dois governantes importantes: Seom, rei dos amorreus que governava em Hesbom, e Ogue, rei de Basã, um dos últimos dos refains. O território conjunto deles, estendendo-se do vale do Arnom até o monte Hermom, foi concedido às tribos de Rúben, Gade e à meia tribo de Manassés.Fontes: o próprio texto bíblico · Sihon · Og · River of Arnon
- A oeste do Jordão, o capítulo enumera trinta e um reis de cidades-estado locais derrotados sob a liderança de Josué. A região conquistada estendia-se desde Baal-Gade, no vale do Líbano, ao norte, até o monte Halaque, na direção de Seir, ao sul.Fontes: o próprio texto bíblico · Joshua
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Arabah · 30.417, 35.151 · versículos 1, 3, 8
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 1, 7
- Mount Hermon · 33.400, 35.850 · versículos 1, 5
- Valley of the Arnon · Hoje: Wadi Mujib · 31.466, 35.573 · versículos 1, 2
- Ammon · 31.955, 35.934 · versículo 2
- Gilead · Hoje: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · versículos 2, 5
- Jabbok · Hoje: Zarqa River · 32.115, 35.543 · versículo 2
- Salt Sea · Hoje: Dead Sea · 31.500, 35.500 · versículo 3
- Sea of Galilee · 32.819, 35.590 · versículo 3
- Bashan · 32.781, 35.935 · versículos 4, 5
- Geshur · 32.767, 35.700 · versículo 5
- Maacah · 33.258, 35.581 · versículo 5
- Valley of Lebanon · Hoje: Beqaa Valley · 34.009, 36.145 · versículo 7
- Negeb · 31.245, 34.841 · versículo 8
- Shephelah · 31.692, 34.875 · versículo 8
- Jericho · Hoje: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · versículo 9
- Hebron · Hoje: Tel Rumeida · 31.525, 35.102 · versículo 10
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 10
- Jarmuth · Hoje: Tel Yarmuth · 31.708, 34.975 · versículo 11
- Lachish · Hoje: Tell ed Duweir · 31.565, 34.849 · versículo 11
- Gezer · Hoje: Tel Gezer · 31.859, 34.919 · versículo 12
- Aphek · Hoje: Tell Ras el Ain · 32.105, 34.930 · versículo 18
- Hazor · Hoje: Tel Hazor · 33.018, 35.569 · versículo 19
- Megiddo · Hoje: Tel Megiddo · 32.585, 35.184 · versículo 21
- Taanach · Hoje: Tell Ta’anakh · 32.522, 35.219 · versículo 21
- Jokneam · Hoje: Tel Yokneam · 32.664, 35.108 · versículo 22
- Mount Carmel · 32.672, 35.023 · versículo 22
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org