Jó 40
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
2Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo?
La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
3Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
4Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi?
Mi metas mian manon sur mian buŝon.
5Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos;
Tion mi ne faros duan fojon.
6Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
7Zonu kiel viro viajn lumbojn;
Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
8Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton,
Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
9Se vi havas tian brakon, kiel Dio,
Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
10Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu,
Vestu vin per gloro kaj belegeco;
11Elverŝu la furiozon de via kolero;
Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
12Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin;
Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
13Kaŝu ilin ĉiujn en la tero;
Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
14Tiam Mi gloros vin,
Se via dekstra mano vin helpos.
15Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi;
Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
16Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj,
Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
17Ĝi streĉas sian voston kiel cedron,
La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
18Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj,
Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
19Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio;
Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
20La montoj alportas al ĝi manĝaĵon,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
21Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas,
Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
22Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro,
Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
23Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas;
Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
24Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj,
Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?

Você sabia?
O Desafio de Deus e o Poder do Beemote
- Ao ser questionado por Deus, Jó responde colocando a mão sobre a boca, reconhecendo sua insignificância e decidindo não argumentar mais. Deus então lhe fala do meio de um redemoinho, desafiando-o a provar se possui força divina e capacidade para humilhar os soberbos.Fontes: o próprio texto bíblico
- Deus direciona a atenção de Jó para o Beemote, descrevendo-o como um enorme herbívoro com ossos como tubos de bronze e membros semelhantes a barras de ferro. A criatura é retratada repousando pacificamente sob os lotos e juncos do pântano, inabalável diante de águas turbulentas e indomável para os seres humanos.Fontes: o próprio texto bíblico
- O texto observa que o Beemote permanece destemido mesmo quando o rio Jordão se precipita contra a sua boca. O Jordão é um rio caracterizado por correntes rápidas e cursos sinuosos através de planícies pantanosas e canais profundos.Fontes: o próprio texto bíblico · Jordan
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 23
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org