Jó 10
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Tedis al mia animo mia vivo;
Mi fordonos min al mia plendado;
Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
2Mi diros al Dio: Ne kondamnu min,
Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
3Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas,
Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj,
Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
4Ĉu Vi havas okulojn karnajn,
Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
5Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo,
Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
6Ke Vi serĉas mian kulpon
Kaj penas trovi mian pekon,
7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo,
Sed el Via mano neniu povas savi?
8Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe,
Kaj tamen Vi min pereigas!
9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris;
Kaj Vi returne faros min polvo.
10Vi elverŝis ja min kiel lakton,
Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
11Per haŭto kaj karno Vi min vestis,
Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
12Vivon kaj bonon Vi donis al mi,
Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
13Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro;
Mi scias, ke Vi tion intencis:
14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi,
Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
15Se mi agis malbone, ve al mi!
Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon,
Estante tute humiligita
Kaj vidante mian mizeron.
16Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono,
Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
17Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn,
Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi;
Nova armeo min atakas.
18Por kio Vi elirigis min el la ventro?
Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
19Tiam mi estus kiel ne estinta;
El la ventro mi estus transportita en la tombon.
20Mia vivo estas ja mallonga;
Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
21Antaŭ ol mi foriros senrevene
En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo,
Kie estas morta ombro kaj senordeco,
Kie estas lume kiel en mallumego.

Você sabia?
O clamor de Jó sobre sua criação e mortalidade
- Em seu clamor a Deus, Jó recorre a imagens cotidianas antigas, como a fabricação de queijo e a olaria, para descrever a formação da vida humana no ventre materno, retratando Deus como quem molda o barro, derrama o leite e entretece carne e ossos.Fontes: o próprio texto bíblico
- Jó retrata a morada dos mortos como um lugar de escuridão profunda, sombras e desordem, suplicando a Deus por um breve alívio antes de partir para esse destino sem retorno.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org