João 17
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; 2kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. 3Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. 4Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. 5Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis. 6Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton. 7Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi; 8ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis. 9Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj; 10kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili. 11Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. 12Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo. 13Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. 14Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 15Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. 16Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. 17Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. 18Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. 19Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero. 20Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto; 21por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis. 22Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu; 23mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis. 24Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo. 25Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis; 26kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

Você sabia?
João 17: a hora chegou
- A oração começa quando Jesus, depois de ter dito essas coisas, ergue os olhos ao céu e diz que a hora chegou. Ela está associada ao Discurso do Cenáculo, indicado como um dia, e à Semana Santa, indicada como oito dias.Fontes: o próprio texto bíblico · Upper Room Discourse · Holy Week
- Aqui a vida eterna é conhecer o único Deus verdadeiro e Jesus Cristo, a quem o Pai enviou. Jesus também fala da glória que tinha com o Pai antes de o mundo existir e do amor do Pai por ele antes da fundação do mundo.Fontes: o próprio texto bíblico
- Ele ora por aqueles que o Pai lhe deu do mundo, os que guardaram a palavra, e também por quem crerá por meio da mensagem deles, pedindo que sejam um. Não pede que sejam tirados do mundo, mas que sejam guardados do maligno e santificados pela verdade, que ele identifica como a palavra do Pai.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org