Juízes 10
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim. 2Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.
3Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata. 10Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj. 12Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ. 16Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
17Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa. 18Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.

Você sabia?
Juízes em Israel e a Ameaça de Amom
- Após o governo turbulento de Abimeleque, dois juízes menos conhecidos lideraram Israel em sucessão: Tolá, da tribo de Issacar, que julgou por vinte e três anos em Samir, na região montanhosa de Efraim, e Jair, o gileadita, que liderou por vinte e dois anos.Fontes: o próprio texto bíblico · Tola · Shamir
- A família de Jair desfrutava de considerável prestígio e autoridade regional a leste do Jordão; seus trinta filhos montavam trinta jumentos e governavam trinta povoados na terra de Gileade, chamados de Havote-Jair.Fontes: o próprio texto bíblico · Gilead
- Após a morte de Jair, Israel caiu em ampla idolatria ao adorar deuses dos povos vizinhos, incluindo Arã, Sidom, Moabe, Amom e Filístia, resultando em dezoito anos de dura opressão sob os amonitas e filisteus.Fontes: o próprio texto bíblico · Sidon · Gilead
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Gilead · Hoje: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · versículos 3, 4, 8, 17, 18
- Havvoth-jair · 32.588, 35.726 · versículo 4
- Ammon · 31.955, 35.934 · versículos 6, 7, 9, 11, 17, 18
- Moab · Hoje: Moab 1 · 31.181, 35.701 · versículo 6
- Philistia · 31.664, 34.546 · versículo 6
- Sidon · Hoje: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · versículo 6
- Syria · Hoje: Aram · 33.511, 36.306 · versículo 6
- Jordan · Hoje: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículos 8, 9
- Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 11
- Amalek · 30.648, 34.422 · versículo 12
- Maon · Hoje: Tel Main · 31.409, 35.134 · versículo 12
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org