Tiago 4
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. 3Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. 4Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio. 5Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme? 6Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. 10Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
11Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto. 12Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?
13Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; 14kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas. 15Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion. 16Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona. 17Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.

Você sabia?
Paixões, o mundo e a humildade
- O capítulo pergunta o que causa conflitos e brigas entre aqueles a quem se dirige e responde que vêm das paixões em guerra dentro deles. Diz que desejam o que não têm, matam e cobiçam, mas não conseguem obtê-lo, e brigam e lutam; não têm porque não pedem e, quando pedem, não recebem, porque pedem com motivos errados, para esbanjar isso nos próprios prazeres.Fontes: o próprio texto bíblico
- Chama-os de adúlteras e diz que a amizade com o mundo é hostilidade para com Deus, de modo que quem escolhe ser amigo do mundo torna a si mesmo inimigo de Deus. Cita as palavras de que Deus se opõe aos soberbos, mas dá graça aos humildes, e então manda que se submetam a Deus, resistam ao diabo para que ele fuja, aproximem-se de Deus para que ele se aproxime, limpem as mãos e purifiquem o coração.Fontes: o próprio texto bíblico
- Aos que dizem que irão a esta ou àquela cidade, passarão um ano ali, farão negócios e terão lucro, diz-se que nem sequer sabem o que acontecerá amanhã e que são uma névoa que aparece por um pouco e depois desaparece. Em vez disso, deveriam dizer: "Se o Senhor quiser, viveremos e faremos isto ou aquilo"; a jactância desses planos orgulhosos é chamada de mal, e quem sabe o que é certo fazer e não o faz é culpado de pecado.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org