Isaías 38
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos. 2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, 3kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris. 4Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene: 5Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn. 6Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon. 7Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: 8jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.
9Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:
10Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol,
Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
11Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj,
Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo;
12Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto;
Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo;
Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
13Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn,
Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
14Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo;
Miaj okuloj estis direktitaj malsupren:
Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
15Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris.
Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
16Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj,
Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito:
Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
17Jen en bonon aliformiĝis mia sufero;
Vi ame eltiris mian animon el pereo,
Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
18Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos;
La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
19La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ;
Patro al la filoj konigos Vian verecon.
20La Eternulo min helpas;
Kaj miajn kantojn ni kantados
Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
21Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita. 22Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?

Você sabia?
A Enfermidade e a Recuperação de Ezequias
- Quando o rei Ezequias adoeceu gravemente, o profeta Isaías anunciou inicialmente sua morte iminente. Após Ezequias chorar e orar com fervor, Deus prometeu acrescentar quinze anos à sua vida e defender Jerusalém do rei da Assíria.Fontes: o próprio texto bíblico · Hezekiah
- Como sinal para confirmar a promessa divina, a sombra do sol retrocedeu dez degraus na escadaria associada ao rei Acaz, pai e antecessor de Ezequias no trono de Judá.Fontes: o próprio texto bíblico · Ahaz
- Junto à intervenção divina, Isaías prescreveu um remédio medicinal prático, instruindo que aplicassem uma pasta de figos prensados sobre a úlcera do rei para que ele sarasse.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Assyria · 36.359, 43.153 · versículo 6
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org