Isaías 31
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. 3La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos. 4Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.
5Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos. 6Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. 8Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. 9Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

Você sabia?
Advertência contra a aliança com o Egito
- Isaías condena a confiança de Judá no Egito para obter auxílio militar, em especial por causa da abundância de cavalos e carros de guerra. O profeta contrasta o poder bélico humano com a soberania divina, lembrando que os egípcios são apenas homens mortais e seus cavalos são carne, não espírito.Fontes: o próprio texto bíblico · Egypt
- O monte Sião, uma elevação fortificada sobre a qual Jerusalém foi edificada, é apresentado como protegido diretamente por Deus. Usando as imagens de um leão destemido e de aves que sobrevoam o ninho, o texto promete que Jerusalém será defendida da Assíria por ação divina, e não por espadas humanas.Fontes: o próprio texto bíblico · Jerusalem · Mount Zion
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 1
- Mount Zion · 31.772, 35.229 · versículo 4
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 5, 9
- Assyria · 36.359, 43.153 · versículo 8
- Zion · Hoje: Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 9
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org