Nations Bible

Isaías 23

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Profetaĵo pri Tiro:

Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili. 2Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis; 3sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj. 4Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn. 5Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro. 6Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando. 7Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime. 8Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando? 9La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando. 10Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas. 11Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn. 12Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon. 13Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino. 14Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco. 15En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino: 16Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin. 17Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero. 18Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

O Oráculo Contra Tiro e Sidom

  • Tiro e sua vizinha mais antiga, Sidom, eram importantes cidades portuárias fenícias na costa do Mediterrâneo. Conhecidos por sua vasta rede comercial, os mercadores fenícios navegavam pelo mar e fundavam colônias em toda a bacia mediterrânea, chegando até Társis, na Espanha.Fontes: Tyre · Sidon · Tarshish · o próprio texto bíblico
  • Na geografia do Antigo Testamento, a ilha de Chipre era conhecida como Quitim. Situada a cerca de sessenta milhas da costa síria, a ilha servia como entreposto comercial fenício e ponto de passagem onde marinheiros recebiam notícias antes de chegar ao continente.Fontes: Cyprus · o próprio texto bíblico
  • O nome Sior neste capítulo refere-se ao rio Nilo. Os comerciantes fenícios transportavam a produção agrícola do Egito pelo mar, transformando os grãos egípcios em uma das principais fontes de riqueza para os armazéns de Tiro.Fontes: Nile · Shihor · Tyre · o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Cyprus · 35.000, 33.000 · versículos 1, 12
  • Tyre · 33.271, 35.196 · versículos 1, 3, 4, 5, 8, 10, 15, 17
  • Sidon · Hoje: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · versículos 2, 4, 12
  • Nile · Hoje: Nile River · 31.465, 30.367 · versículos 3, 10
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 5
  • Canaan · 32.767, 35.333 · versículo 11
  • Assyria · 36.359, 43.153 · versículo 13
  • Babylon · 32.543, 44.422 · versículo 13
  • Chaldea · 30.962, 46.104 · versículo 13

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.