Nations Bible

Oseias 12

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon. 2Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li. 3Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio. 4Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni. 5La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo. 6Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion.

7Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi; 8kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta. 9Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo. 10Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie. 11En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo. 12Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi. 13Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin. 14Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

O legado de Jacó e o engano de Efraim

  • Oseias condena o reino do norte por tentar equilibrar alianças entre impérios rivais, observando que Efraim fazia acordos com a Assíria, ao norte, enquanto enviava azeite de oliva ao Egito, junto ao Nilo.Fontes: o próprio texto bíblico · Assyria · Egypt
  • O texto recorda episódios centrais da vida do patriarca Jacó: segurar o calcanhar do irmão no nascimento, lutar com um anjo, encontrar Deus em Betel e trabalhar como pastor na terra alta de Arã para conseguir uma esposa.Fontes: o próprio texto bíblico · Jacob (Israel) · Bethel (of Palestine) · Aram
  • O profeta destaca a idolatria em locais históricos como Gileade, a região montanhosa a leste do Jordão, e Gilgal, um antigo acampamento e santuário, alertando que seus altares de sacrifício seriam reduzidos a montes de pedras nos sulcos arados.Fontes: o próprio texto bíblico · Gilead · Gilgal

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Assyria · 36.359, 43.153 · versículo 1
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 1, 9, 13
  • Gilead · Hoje: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · versículo 11
  • Aram · 33.511, 36.306 · versículo 12

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.