Nations Bible

Hebreus 8

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo, 2servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro. 3Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi. 4Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo; 5kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 6Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua. 8Ĉar riproĉante ilin, Li diris:

Jen venos la tempo, diras la Eternulo,

Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

9Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj

En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta,

Ĉar ili ne restis en Mia interligo,

Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.

10Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael

Post tiu tempo, diras la Eternulo:

Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,

Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos,

Kaj Mi estos ilia Dio,

Kaj ili estos Mia popolo.

11Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon,

Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;

Ĉar ĉiuj Min konos,

De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;

12Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn,

Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

13Dirante: Novan interligon — Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

O verdadeiro tabernáculo e uma nova aliança

  • Hebreus 8 chama de cópia e sombra do que está no céu o lugar em que os sacerdotes servem. Por isso Moisés, quando estava para construir o tabernáculo, foi advertido a fazer tudo segundo o modelo que lhe foi mostrado no monte.Fontes: o próprio texto bíblico
  • A nova aliança prometida à casa de Israel e à casa de Judá é contrastada com a aliança feita com os pais, quando foram tirados do Egito, a terra do Nilo.Fontes: o próprio texto bíblico · Egypt
  • Ao falar de uma nova aliança, o capítulo diz que a primeira ficou antiquada e que o que é antiquado e envelhecido logo desaparecerá.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 9

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.