Nations Bible

Ezequiel 27

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro; 3kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco! 4En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela. 5El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn. 6El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj. 7El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj. 8La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj. 9La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado. 10Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco. 11La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon. 12Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo. 13Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn. 14El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn. 15La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo. 17Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. 19Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj. 22La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj. 25Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro. 26Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj. 29Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero, 30kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron. 32Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero. 34Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo. 36La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

O lamento e o comércio de Tiro

  • Neste lamento, o profeta retrata a cidade marítima fenícia de Tiro como um magnífico navio mercante. Sua estrutura é descrita como construída com madeiras de cedro do Líbano, cipreste e carvalho de Basã, equipada com velas de linho egípcio e tripulada por marinheiros e artífices de cidades costeiras como Sídon, Arvade e Gebal.Fontes: o próprio texto bíblico · Tyre · Lebanon · Arvad
  • O capítulo oferece um catálogo detalhado do comércio no antigo Mediterrâneo e no Oriente Próximo. As conexões comerciais de Tiro iam desde Társis, no ocidente, para metais como prata e estanho, até Javã (Grécia), as tribos nômades de Quedar para rebanhos, e os mercadores de Sabá, no sul da Arábia, para ouro, pedras preciosas e especiarias finas.Fontes: o próprio texto bíblico · Tarshish · Javan · Sheba

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Tyre · 33.271, 35.196 · versículos 2, 3, 8, 32
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · versículo 5
  • Senir · Hoje: Mount Hermon · 33.400, 35.850 · versículo 5
  • Bashan · 32.781, 35.935 · versículo 6
  • Cyprus · 35.000, 33.000 · versículo 6
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 7
  • Sidon · Hoje: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · versículo 8
  • Gebal · Hoje: Byblos · 34.119, 35.646 · versículo 9
  • Lud · Hoje: Lydia · 38.488, 28.040 · versículo 10
  • Persia · 34.806, 48.516 · versículo 10
  • Javan · Hoje: Ionia · 38.200, 27.500 · versículo 13
  • Meshech · Hoje: about 200 km around Gordion · 39.655, 31.994 · versículo 13
  • Tubal · Hoje: Tabal · 37.296, 36.254 · versículo 13
  • Syria · Hoje: Aram · 33.511, 36.306 · versículo 16
  • Damascus · 33.511, 36.306 · versículo 18
  • Dan · Hoje: Tel Dan · 33.249, 35.652 · versículo 19
  • Arabia · Hoje: Arabian Peninsula · 23.000, 46.000 · versículo 21
  • Kedar · 29.811, 39.868 · versículo 21
  • Sheba · 15.348, 44.206 · versículos 22, 23
  • Asshur · Hoje: Assur · 35.457, 43.263 · versículo 23
  • Eden · Hoje: Beth-eden · 36.701, 38.087 · versículo 23
  • Haran · Hoje: Harran · 36.864, 39.033 · versículo 23

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.