Nations Bible

Amós 3

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta: 2nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj. 3Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis? 4Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis? 5Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi? 6Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo? 7La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. 8Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

9Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi. 10Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj. 11Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj. 12Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo. 13Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot. 14Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron. 15Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Testemunhas contra Samaria

  • Amós convoca dramaticamente as cidadelas fortificadas de Asdode, uma destacada cidade filisteia, juntamente com o Egito, para se reunirem nos montes ao redor de Samaria. Essas nações estrangeiras são convidadas a testemunhar a desordem e a opressão na capital do reino do norte de Israel.Fontes: o próprio texto bíblico · Ashdod · Samaria
  • A imagem vívida de um pastor resgatando dois ossos da perna ou um pedaço de orelha da boca de um leão reflete a realidade prática e jurídica da vida pastoral antiga. O pastor precisava recuperar os restos que sobraram para provar ao dono que o animal havia sido morto por um predador.Fontes: o próprio texto bíblico
  • A profecia anuncia a ruína tanto do santuário religioso em Betel quanto das luxuosas propriedades da elite. Os ricos do reino do norte haviam construído várias residências sazonais, incluindo casas de inverno e de verão adornadas com marfim valioso.Fontes: o próprio texto bíblico · Bethel (of Palestine)

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 1, 9
  • Ashdod · Hoje: Tel Ashdod · 31.757, 34.658 · versículo 9
  • Samaria · 32.276, 35.195 · versículos 9, 12
  • Damascus · 33.511, 36.306 · versículo 12

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.