Atos 26
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj Agripo diris al Paŭlo: Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Paŭlo, etendinte sian manon, responde pledis:
2Mi min trovas feliĉa, reĝo Agripo, ke mi respondos antaŭ vi hodiaŭ rilate ĉion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3precipe ĉar vi estas klera pri ĉiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas ĉe la Judoj; tial mi petegas vin aŭskulti min pacience. 4Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, ĉiuj Judoj scias, 5konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laŭ la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho reĝo! 8Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn? 9Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraŭ la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10Kaj tion mi ankaŭ faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. 11Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj. 12Por tiaj celoj vojaĝante al Damasko kun aŭtoritato kaj komisio de la ĉefpastroj, 13mi vidis tagmeze, ho reĝo, sur la vojo lumon el la ĉielo, superantan la helecon de la suno, brilantan ĉirkaŭ mi kaj miaj kunvojaĝantoj. 14Kaj kiam ni ĉiuj falis sur la teron, mi aŭdis voĉon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj. 15Kaj mi diris: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16Sed leviĝu, kaj stariĝu sur viaj piedoj; ĉar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi; 17liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi. 19Tial, ho reĝo Agripo, mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio; 20sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaŭ al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21Pro ĉi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.
24Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per laŭta voĉo: Paŭlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25Sed Paŭlo diris: Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkaŝe parolas vortojn de vero kaj prudento. 26Ĉar tiujn aferojn tre bone scias la reĝo, al kiu mi parolas maltime; ĉar mi konvinkiĝis, ke nenio el ĉi tio estas kaŝita for de li, ĉar ĉi tio ne estas farita en angulo. 27Reĝo Agripo, ĉu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. 28Kaj Agripo diris al Paŭlo: En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi Kristano. 29Kaj Paŭlo diris: Mi volus preĝi al Dio, ke, ĉu en mallonga aŭ en longa, ne nur vi, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj aŭskultas min hodiaŭ, fariĝu tiaj, kia mi estas, krom ĉi tiuj katenoj.
30Kaj stariĝis la reĝo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; 31kaj apartiĝinte, ili parolis inter si, dirante: Tiu viro faris nenion meritantan morton aŭ katenojn. 32Kaj Agripo diris al Festo: Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.

Você sabia?
A defesa de Paulo diante do rei Agripa
- O Dicionário Bíblico de Easton (1897) identifica o Agripa desta audiência como Agripa II, nascido em Roma no ano 27 d.C. e irmão de Berenice e Drusila. A obra registra que o imperador Cláudio o nomeou superintendente do Templo de Jerusalém em 48 d.C. e governador de Cálcis em 50 d.C., e depois rei sobre a tetrarquia de Filipe e Lisânias. Esse pano de fundo ilumina o apelo de Paulo à familiaridade do rei com os costumes e as controvérsias dos judeus, e Berenice, irmã de Agripa, estava presente e se levantou com o rei e o governador quando a audiência terminou.Fontes: Agrippa · Bernice · o próprio texto bíblico
- Festo, que sucedera a Félix como procurador da Judeia, ouviu Paulo em Cesareia na presença de Herodes Agripa II e de Berenice. Não encontrou nele nada que merecesse morte ou prisão e o teria libertado, mas Paulo havia apelado para César; por isso Festo o enviou a Roma.Fontes: Portius Festus · o próprio texto bíblico
- Paulo conta a Agripa que, por volta do meio-dia, no caminho de Damasco, viu uma luz do céu, mais brilhante que o sol, brilhando ao redor dele e de seus companheiros, e ouviu uma voz em hebraico que o chamava de Saulo. Damasco fica a cerca de 133 milhas ao norte de Jerusalém. O Dicionário Bíblico de Easton (1897) diz que Saulo era seu nome hebraico e que o nome Paulo provavelmente também lhe foi dado na infância para uso no mundo gentio; ele era natural de Tarso, capital da Cilícia, província romana no sudeste da Ásia Menor.Fontes: Paul · Damascus · o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 4, 10, 20
- Nazareth · 32.702, 35.298 · versículo 9
- Damascus · 33.511, 36.306 · versículos 12, 20
- Judea · Hoje: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 20
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org