Nations Bible

Atos 24

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Kaj post kvin tagoj la ĉefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliaĝuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaŭ la provincestro kontraŭ Paŭlo. 2Kaj kiam ĉi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante:

Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas ĝustigitaj por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgeco, 3ni akceptas tion, ĉiel kaj ĉie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas aŭskulti nin mallonge, laŭ via bonkoreco. 5Ĉar ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter ĉiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj ĉefo de la Nazaretana sekto; 6li provis ankaŭ profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis juĝi lin laŭ nia leĝo. 7Sed la ĉefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaŭ vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certiĝi pri ĉio, pro kio ni lin akuzas. 9Kaj la Judoj ankaŭ konsentis, dirante, ke ĉi tio estas vera.

10Tiam Paŭlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis:

Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas juĝisto por ĉi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas; 11ĉar vi povas certiĝi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorkliniĝi; 12kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aŭ incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14Sed mi konfesas al vi jenon: ke laŭ tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante ĉion, kio estas laŭ la leĝo, kaj ĉion skribitan en la profetoj; 15kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaŭ akceptas, ke estos iam releviĝo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16En ĉi tio ankaŭ mi min ekzercadas, havi ĉiam konsciencon neriproĉeblan antaŭ Dio kaj homoj. 17Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18ĉe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed ĉeestis iuj Judoj el Azio, 19kiuj devus esti ĉi tie antaŭ vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraŭ mi. 20Alie ĉi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaŭ la sinedrio, 21krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili: Pri la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata de vi hodiaŭ.

22Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris: Kiam alvenos la ĉefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23Kaj li ordonis al la centestro gardi Paŭlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

24Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Paŭlon kaj aŭskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25Kaj dum Paŭlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la juĝo estonta, Felikso timiĝis, kaj respondis: La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26Li ankaŭ esperis, ke mono estos donita de Paŭlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Paŭlon kaj interparoladis kun li. 27Sed post du jaroj Felikso estis anstataŭita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, lasis Paŭlon ligita.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Paulo perante Félix

  • O sumo sacerdote Ananias desceu com alguns anciãos e um advogado chamado Tértulo, que o Dicionário Bíblico de Easton descreve como um advogado romano empregado pelos judeus para apresentar a causa contra Paulo diante de Félix. Tértulo elogiou o governador e depois chamou Paulo de peste, que provocava dissensão entre os judeus por todo o mundo, de chefe da seita dos nazarenos e de homem que tinha tentado profanar o templo. O dicionário liga esse elogio inicial à limpeza que Félix fez do país, expulsando bandidos e impostores.Fontes: o próprio texto bíblico · Tertullus · Felix
  • Félix, que estava bem informado a respeito do Caminho, adiou a audiência e manteve Paulo sob guarda, permitindo-lhe alguma liberdade e deixando que amigos atendessem às suas necessidades. O relato diz que ele esperava que Paulo lhe oferecesse um suborno e por isso o mandava chamar com frequência; o Dicionário Bíblico de Easton também afirma que ele parece ter esperado um suborno e, por isso, teve várias conversas com ele. Depois de dois anos, Pórcio Festo o sucedeu — o Dicionário Bíblico de Easton (1897) data essa nomeação em 60 d.C. — e, querendo fazer um favor aos judeus, Félix deixou Paulo na prisão.Fontes: o próprio texto bíblico · Felix · Portius Festus
  • Alguns dias depois, Félix voltou com sua mulher Drusila, que era judia, e ouviu Paulo falar da fé em Cristo Jesus e da justiça, do domínio próprio e do juízo vindouro; Félix ficou amedrontado e o mandou embora. O Dicionário Bíblico de Easton (1897) identifica Drusila como a terceira e mais nova filha de Herodes Agripa I e diz que Félix a induziu a deixar o marido, Azizus, rei de Emesa. O mesmo verbete diz que ela e o filho morreram na erupção do monte Vesúvio em 79 d.C.Fontes: o próprio texto bíblico · Drusilla

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Caesarea · Hoje: Caesarea Maritima · 32.500, 34.892 · versículo 1
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 11, 17
  • Asia · 38.400, 28.300 · versículo 18

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.