2 Timóteo 4
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; 2prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. 3Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; 4kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. 5Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. 6Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. 7Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; 8de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
9Klopodu veni baldaŭ al mi; 10ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. 11Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado. 12Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso. 13La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn. 14Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj; 15kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj. 16Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. 17Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono. 18La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
19Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. 20Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto. 21Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
22La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

Você sabia?
A exortação final e a despedida de Paulo
- Paulo pede a Timóteo que venha depressa. Demas, que o Dicionário Bíblico de Easton (1897) descreve como companheiro e colaborador de Paulo durante sua primeira prisão em Roma, abandonou-o por amor a este mundo e foi para Tessalônica, grande cidade no golfo Termaico e capital de um dos quatro distritos romanos da Macedônia. Crescente foi para a Galácia e Tito para a Dalmácia, região montanhosa na costa oriental do Adriático e parte da província romana do Ilírico; Paulo enviou Tíquico a Éfeso, e só Lucas permanece com ele.Fontes: Demas · Thessalonica · Dalmatia · o próprio texto bíblico
- O Dicionário Bíblico de Easton (1897) identifica Alexandre, o latoeiro, como um homem que, com Himeneu e outros, ensinava certas ideias sobre a ressurreição, e afirma que Paulo o excomungou. Neste capítulo, Paulo escreve que Alexandre lhe fez grande mal, pede a Timóteo que se acautele dele, porque se opôs com vigor à nossa mensagem, e diz que o Senhor lhe retribuirá segundo as suas obras.Fontes: Alexander · o próprio texto bíblico
- Paulo pede a Timóteo que traga a capa que deixou com Carpo em Trôade, junto com os rolos, especialmente os pergaminhos, e que chegue antes do inverno. Trôade era uma cidade no litoral da Mísia, no noroeste da Ásia Menor, que recebeu o nome da antiga Troia, situada cerca de quatro milhas ao norte.Fontes: Troas · o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Dalmatia · 43.813, 16.219 · versículo 10
- Galatia · 39.267, 32.983 · versículo 10
- Thessalonica · Hoje: Thessaloniki · 40.638, 22.946 · versículo 10
- Ephesus · 37.939, 27.341 · versículo 12
- Troas · Hoje: Alexandria Troas · 39.752, 26.159 · versículo 13
- Corinth · 37.906, 22.879 · versículo 20
- Miletus · 37.531, 27.276 · versículo 20
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org