2 Reis 1
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

Sobre este livro
Sobre 2 Reis
- O Dicionário Bíblico de Easton (1897) afirma que a autoria dos livros de Reis é incerta. Passagens quase idênticas às de Jeremias, juntamente com eventos que Jeremias conheceu pessoalmente, dão algum apoio à tradição de que ele os escreveu, mas Easton considera mais provável que Esdras tenha compilado os livros após o Cativeiro a partir de documentos anteriores. Easton data a composição entre 561 a.C., quando Evil-Merodaque libertou Joaquim, e 538 a.C., o ano do decreto de libertação de Ciro.Fontes: Easton: Kings, The Books of
- Os dois livros de Reis formavam originalmente um só livro nas Escrituras Hebraicas. A Septuaginta foi a primeira a dividi-los em dois e, junto com a Vulgata, os numera como o terceiro e o quarto livros de Reis, contando os livros de Samuel como o primeiro e o segundo.Fontes: Easton: Kings, The Books of
- Esses livros contêm os anais da comunidade judaica desde a ascensão de Salomão até a subjugação do reino por Nabucodonosor e os babilônios, período que Easton descreve como aparentemente de cerca de quatrocentos e cinquenta e três anos. Enquanto Crônicas dá maior destaque ao ofício sacerdotal ou levítico, Reis dá maior destaque ao ofício real, e a narrativa se refere a fontes como o livro dos atos de Salomão e as crônicas dos reis de Judá e de Israel.Fontes: Easton: Kings, The Books of
- Na divisão tríplice das Escrituras feita pelos judeus, os livros de Reis estão classificados entre os Profetas. Easton observa que eles são frequentemente citados ou aludidos por Jesus e os apóstolos.Fontes: Easton: Kings, The Books of
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
1Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab. 2Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano. 3Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? 4Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris. 5Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis? 6Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. 7Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn? 8Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris: Tio estas Elija, la Teŝebano. 9Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru. 10Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 11Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo: Malsupreniru rapide. 12Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon. 13Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj. 14Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj. 15Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo. 16Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. 17Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon. 18La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

Você sabia?
Elias e o rei Acazias
- Acazias buscou uma consulta a Baal-Zebube, divindade adorada em Ecrom, a mais setentrional das cinco principais cidades filisteias. O nome significa "senhor das moscas", pois acreditava-se que essa divindade afastava as pragas de moscas temidas naquela região.Fontes: Baal-zebub · Ekron · o próprio texto bíblico
- O rei Acazias reconheceu imediatamente o profeta quando seus mensageiros descreveram um homem peludo com um cinto de couro na cintura. Essa descrição era característica de Elias, o tisbita.Fontes: Elijah · o próprio texto bíblico
- O reinado de Acazias foi marcado por crises externas e tragédia pessoal, incluindo a revolta de Moabe após a morte de Acabe e ferimentos graves causados por uma queda da grade de seu palácio em Samaria.Fontes: Ahaziah · o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Moab · Hoje: Moab 1 · 31.181, 35.701 · versículo 1
- Ekron · Hoje: Tel Miqne · 31.777, 34.852 · versículos 2, 3, 6, 16
- Samaria · 32.276, 35.195 · versículos 2, 3
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org