2 Crônicas 3
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido. 2Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado. 3Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj; 4la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro. 5La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn. 6Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima. 7Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj. 8Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj. 9Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro. 10Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo. 12Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo. 13La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo. 14Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn. 15Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn. 16Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn. 17Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.

Você sabia?
A construção do Templo de Salomão
- Salomão começou a construir o templo em Jerusalém no monte Moriá, no local da eira de Ornã, o jebuseu. Davi havia insistido anteriormente em comprar essa propriedade pelo preço total depois que o anjo destruidor foi detido ali, preparando o lugar para a casa do SENHOR.Fontes: o próprio texto bíblico · Ornan · Mount Moriah
- O interior do templo foi revestido de ouro puro e decorado com pedras preciosas, com ouro trazido de Parvaim. A localização exata de Parvaim é incerta, embora alguns a tenham associado a Ofir ou entendido o termo como uma referência genérica a regiões orientais.Fontes: o próprio texto bíblico · Parvaim
- Em frente ao templo foram erguidas duas colunas imponentes com capitéis decorativos, correntes entrelaçadas e cem romãs esculpidas. Salomão chamou a coluna do sul de Jaquim e a do norte de Boaz.Fontes: o próprio texto bíblico
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 1
- Mount Moriah · 31.778, 35.236 · versículo 1
- Most Holy Place · Hoje: on Mount Moriah · 31.778, 35.236 · versículos 8, 10, 14
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org