Nations Bible

1 Tessalonicenses 5

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. 2Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. 3Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. 4Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; 5ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. 8Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. 11Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.

12Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. 15Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. 16Ĝoju ĉiam; 17preĝu senĉese; 18pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19Ne estingu la Spiriton; 20ne malestimu profetaĵojn; 21elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; 22detenu vin de ĉia formo de malbono.

23Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

25Fratoj, preĝu por ni.

26Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. 27Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.

28La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

Despertos para o Dia do Senhor

  • Este capítulo diz que o Dia do Senhor virá como um ladrão de noite e que a destruição chegará de repente, como dores de parto, enquanto as pessoas dizem: “Paz e segurança”. Ele chama os irmãos de filhos da luz e filhos do dia e os exorta a não dormir como os outros, mas a permanecer despertos e sóbrios.Fontes: o próprio texto bíblico
  • Aos que pertencem ao dia se pede que sejam sóbrios e vistam a couraça da fé e do amor e o capacete da esperança da salvação. O capítulo diz que Deus não os destinou à ira, mas a obter a salvação por meio do Senhor Jesus Cristo, que morreu para que, despertos ou dormindo, vivam juntos com ele.Fontes: o próprio texto bíblico
  • As palavras finais pedem aos irmãos que reconheçam os que trabalham com diligência entre eles, presidem sobre eles e os instruem, tendo-os na mais alta estima por causa do seu trabalho. São exortados a advertir os indisciplinados, encorajar os desanimados, ajudar os fracos, ser pacientes com todos e não retribuir mal com mal. Também se lhes diz que não apaguem o Espírito nem tratem as profecias com desprezo, mas que provem todas as coisas, saúdem todos os irmãos com um beijo santo e façam esta carta ser lida a todos os irmãos.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.