1 Tessalonicenses 3
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno; 2kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido, 3por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. 5Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila. 6Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ vin, 7pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido; 8ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio; 10nokte kaj tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj perfektigi la mankojn de via fido?
11Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; 12kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; 13por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Você sabia?
Enviado desde Atenas para fortalecer a fé
- Eles estavam dispostos a ficar sozinhos em Atenas para que Timóteo fosse enviado a fim de fortalecer os tessalonicenses. Atenas, capital da Ática, era a cidade mais célebre do mundo antigo e um centro da literatura e da arte gregas; Paulo a visitou em sua segunda viagem missionária.Fontes: o próprio texto bíblico · Athens
- Timóteo, cujo nome significa "honrar a Deus", era um jovem discípulo e companheiro de Paulo em muitas viagens. Aqui ele é chamado de irmão e cooperador de Deus no evangelho de Cristo, enviado para encorajá-los na fé, a fim de que as provações não os abalassem, e depois voltou com boas notícias da fé e do amor deles.Fontes: o próprio texto bíblico · Timotheus
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
- Athens · 37.972, 23.727 · versículo 1
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org