1 Samuel 27
Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.
1Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano. 2Kaj David leviĝis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Aĥiŝ, filo de Maoĥ, reĝo de Gat. 3Kaj David ekloĝis ĉe Aĥiŝ en Gat, li kaj liaj viroj, ĉiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino. 4Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu serĉis lin.
5Kaj David diris al Aĥiŝ: Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi ekloĝu tie; por kio via sklavo loĝu en via reĝa urbo kune kun vi? 6Kaj Aĥiŝ donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag fariĝis apartenaĵo de la reĝoj de Judujo ĝis nun.
7La nombro de la tagoj, kiujn David traloĝis en la regiono de la Filiŝtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj. 8Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Geŝuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, ĉar ili loĝis en tiu lando de antikva tempo ĝis Ŝur kaj ĝis la lando Egipta. 9Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Aĥiŝ. 10Kiam Aĥiŝ demandis: Ĉu vi ne faris hodiaŭ atakon? David respondis: Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jeraĥmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj. 11Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante: Ili ne parolu kontraŭ ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li loĝis en la regiono de la Filiŝtoj. 12Kaj Aĥiŝ fidis Davidon, dirante: Li faris sin abomeninda antaŭ sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por ĉiam.

Você sabia?
Davi em território filisteu
- Para escapar de vez da perseguição do rei Saul, Davi buscou refúgio além da fronteira, na cidade filisteia de Gate, junto a Aquis, filho de Maoque, levando consigo seus seiscentos guerreiros e suas duas esposas, Ainoã de Jezreel e Abigail de Carmelo.Fontes: o próprio texto bíblico · Achish · Gath · Ahinoam
- Davi pediu um povoado afastado em vez de residir na cidade real filisteia, e Aquis lhe concedeu Ziclaque, no Neguebe. Davi e seus seguidores viveram ali por um ano e quatro meses, estabelecendo uma posse que mais tarde passou a pertencer aos reis de Judá.Fontes: o próprio texto bíblico · Ziklag · Achish
- Operando a partir de Ziclaque, Davi realizou incursões contra povos nômades do deserto do sul em direção a Sur e ao Egito, como os amalequitas. Ele não deixava sobreviventes que pudessem revelar seus alvos, fazendo o rei Aquis acreditar que ele atacava seu próprio povo no Neguebe de Judá.Fontes: o próprio texto bíblico · Shur · Achish
Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.
Lugares deste capítulo
Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org