Nations Bible

1 Samuel 1

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Sobre este livro

Sobre 1 Samuel

  • O Dicionário Bíblico de Easton (1897) diz que os livros de Samuel foram provavelmente escritos por Samuel, Gade e Natã. Afirma que Samuel escreveu os primeiros vinte e quatro capítulos do primeiro livro, que Gade, companheiro de Davi, continuou a história, e que Natã a concluiu, provavelmente organizando o conjunto na forma em que se encontra hoje.Fontes: Easton: Samuel, Books of
  • O Dicionário Bíblico de Easton (1897) diz que o primeiro livro abrange um período de cerca de cem anos e coincide quase com a vida de Samuel. Contém a história de Eli (capítulos 1-4), a de Samuel (capítulos 5-12) e a de Saul e de Davi no exílio (capítulos 13-31), e observa que as lacunas frequentes fazem com que não sejam histórias completas dos reinados sucessivos.Fontes: Easton: Samuel, Books of
  • A narrativa começa com Eli, sumo sacerdote em Siló enquanto a arca estava ali, que também julgou Israel durante quarenta anos. Ana consagrou o filho Samuel em Siló como nazireu perpétuo; ele cresceu sob os cuidados de Eli e depois teve sua casa em Ramá, cidade da região montanhosa de Efraim, e recorria a Gilgal entre os lugares onde administrava a justiça.Fontes: Eli · Samuel · Ramah · Gilgal
  • Saul, filho de Quis e da tribo de Benjamim, é descrito como o primeiro rei da nação judaica; Gibeá foi seu lugar de nascimento e continuou sendo sua residência depois que se tornou rei. Davi, oitavo e mais novo filho de Jessé, de Belém, apascentava as ovelhas do pai nas terras altas de Judá, antes do relato de seu exílio longe de Saul.Fontes: Saul · Gibeah · David · Easton: Samuel, Books of
  • Os tradutores da Septuaginta consideraram os livros de Samuel e de Reis uma história contínua, dividida em quatro livros a que chamaram Livros do Reino. A Vulgata seguiu essa divisão, mas os denominou Livros dos Reis; assim, os livros hoje chamados Primeiro e Segundo Samuel nas versões protestantes eram ali o Primeiro e o Segundo Livros dos Reis.Fontes: Easton: Samuel, Books of

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

1Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu, filo de Cuf, Efratano. 2Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis Ĥana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed Ĥana ne havis infanojn. 3Tiu viro ĉiujare iradis el sia urbo, por adorkliniĝi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en Ŝilo; kaj tie Ĥofni kaj Pineĥas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo. 4Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj partojn; 5kaj al Ĥana li kun malĝojo donis unu parton, ĉar Ĥanan li amis, sed la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 6Kaj ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron. 7Tiel estis farate ĉiujare; kiam ŝi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis ŝin, ke ŝi ploris kaj ne manĝis. 8Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj? 9Kaj Ĥana leviĝis, manĝinte en Ŝilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo de la Eternulo. 10Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte ploris. 11Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris: Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon. 12Dum ŝi longe preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon. 13Ĥana parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria. 14Kaj Eli diris al ŝi: Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi. 15Sed Ĥana respondis kaj diris: Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo. 16Ne opiniu pri via sklavino, ke ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi parolis ĝis nun. 17Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li. 18Kaj ŝi diris: Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja. 19Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin. 20Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar: De la Eternulo mi lin elpetis. 21La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon. 22Sed Ĥana ne iris, sed ŝi diris al sia edzo: Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaŭ la Eternulo kaj restu tie por ĉiam. 23Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi: Faru tion, kio plaĉas al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi demamigis lin. 24Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna. 25Kaj oni buĉis bovon kaj venigis la knabon al Eli. 26Kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo. 27Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin. 28Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

A oração de Ana e o santuário em Siló

  • Siló, situada no território de Efraim, servia como o centro de adoração onde o tabernáculo havia sido estabelecido nos dias de Josué. Israelitas fiéis, como Elcana, faziam viagens anuais até lá para oferecer sacrifícios e adorar perante o santuário.Fontes: Shiloh · Hannah · o próprio texto bíblico
  • Elcana vivia em Ramataim-Zofim (também chamada de Ramá), na região montanhosa de Efraim. O distrito estava associado ao seu antepassado Zufe, um levita coatita cuja linhagem familiar havia se estabelecido naquele território.Fontes: Elkanah · Zuph · Ramathaim-zophim · o próprio texto bíblico
  • Eli, que observou Ana orando junto à entrada do santuário, era o sumo sacerdote e julgou Israel por quarenta anos. Ele foi o primeiro sumo sacerdote da linhagem de Itamar, o quarto filho de Arão, e seus filhos Hofni e Fineias também atuavam como sacerdotes em Siló.Fontes: Eli · Hannah · o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Shiloh · Hoje: Khirbet Seilun · 32.056, 35.290 · versículos 3, 9, 24

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.