Nations Bible

1 Reis 4

Londona Biblio · Toque num versículo para ver as referências cruzadas.

1Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael. 2Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro; 3Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto; 4kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; 5kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo; 6kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj. 7Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn. 8Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim; 9Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan; 10Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer; 11Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; 12Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam; 13Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; 14Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim; 15Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot; 17Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar; 18Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen; 19Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. 20Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.

21Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo. 22La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno, 23dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 24Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. 25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono. 26Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 27Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante. 28Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.

29Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. 30Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo. 31Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. 32Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. 33Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj. 34Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

Ilustração artística — interpretação, não registro histórico.

Você sabia?

A corte e a administração de Salomão

  • Salomão organizou seu reino sob oficiais principais e doze governadores regionais, cada um responsável por fornecer mantimentos para a corte real durante um mês do ano. Essa rede sustentava a casa de Salomão com grandes suprimentos diários de farinha, gado e caça, além de fornecer forragem para milhares de cavalos em um domínio que se estendia até o rio Eufrates.Fontes: o próprio texto bíblico · Euphrates
  • A administração de Salomão manteve continuidade com a corte de Davi, preservando o sumo sacerdote Zadoque, o comandante do exército Benaia, filho de Joiada, e o cronista real Jeosafá, filho de Ailude. Seus secretários, Eliorefe e Aías, eram filhos de Sisa (também registrado como Savsa), que havia servido anteriormente como escrivão de Davi.Fontes: o próprio texto bíblico · Zadok · Benaiah · Jehoshaphat
  • O relato bíblico celebra a vasta sabedoria de Salomão, observando que ele compôs três mil provérbios e mais de mil cânticos. Seu conhecimento registrado abrangia a história natural, desde os imponentes cedros do Líbano até o pequeno hissopo que brota nos muros, além de animais, aves, répteis e peixes.Fontes: o próprio texto bíblico

Notas escritas com auxílio de IA a partir de fontes abertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, domínio público) e revisadas antes de publicar.

Lugares deste capítulo

  • Megiddo · Hoje: Tel Megiddo · 32.585, 35.184 · versículo 12
  • Taanach · Hoje: Tell Ta’anakh · 32.522, 35.219 · versículo 12
  • Argob · 32.969, 36.455 · versículo 13
  • Bashan · 32.781, 35.935 · versículos 13, 19
  • Gilead · Hoje: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · versículos 13, 19
  • Havvoth-jair · 32.588, 35.726 · versículo 13
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 21, 30
  • Euphrates · Hoje: Euphrates River · 31.004, 47.442 · versículos 21, 24
  • Gaza · Hoje: Tell Harube · 31.504, 34.464 · versículo 24
  • Dan · Hoje: Tel Dan · 33.249, 35.652 · versículo 25
  • East · Hoje: region around Amman · 31.955, 35.934 · versículo 30
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · versículo 33

Só aparecem lugares com identificação de alta confiança (90% ou mais segundo as fontes acadêmicas reunidas pelo OpenBible). Mapa da época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa atual: © colaboradores do OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos e licença desta tradução
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fonte: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Fale com a gente

Conte de onde você lê, como a Bíblia tem te ajudado ou o que podemos melhorar. Lemos todas as mensagens.