Romanos 7
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas? 2Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo. 3Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro. 4Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio. 5Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto. 6Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.
7Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru; 8sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva. 9Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis; 10kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto; 11ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis. 12Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona. 13Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono — por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka. 14Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon. 15Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras. 16Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona. 17La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. 18Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. 19Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. 20Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. 21Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi. 22Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo; 23sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto? 25Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.
¿Sabías que…?
La autoridad de la ley y el conflicto interior
- Este capítulo afirma que la ley tiene autoridad sobre una persona solo mientras esa persona vive. Lo explica con el matrimonio: la mujer está ligada por la ley a su esposo mientras él vive, pero si él muere, es liberada de la ley del matrimonio y no es llamada adúltera aunque se case con otro hombre. El autor dice entonces que sus hermanos también murieron a la ley por medio del cuerpo de Cristo, para pertenecer a aquel que fue resucitado de entre los muertos, dar fruto para Dios y servir en el nuevo camino del Espíritu, y no en el antiguo camino del código escrito.Fuentes: el propio texto bíblico
- Cuando el autor pregunta si la ley es pecado, responde: "¡Ciertamente no!" Dice que no habría sido consciente de la codicia si la ley no hubiera dicho: "No codiciarás", y que el pecado, apoderándose de la oportunidad por medio del mandamiento, produjo en él toda clase de deseo codicioso. Llama a la ley santa, y al mandamiento santo, justo y bueno, mientras afirma que el pecado produjo muerte en él por medio de lo que era bueno, para que el pecado quedara expuesto como pecado y llegara a ser totalmente pecaminoso.Fuentes: el propio texto bíblico
- El autor dice que la ley es espiritual, pero que él no es espiritual, vendido como esclavo al pecado: no hace el bien que quiere y sigue haciendo el mal que odia. En su ser interior se deleita en la ley de Dios, pero otra ley que obra en su cuerpo hace guerra contra la ley de su mente y lo mantiene cautivo de la ley del pecado que habita en él. Pregunta quién lo rescatará de este cuerpo de muerte, da gracias a Dios por medio de Jesucristo nuestro Señor, y concluye que con la mente sirve a la ley de Dios, pero con la carne sirve a la ley del pecado.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org