Nations Bible

Romanos 15

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem. 2Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi. 3Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 4Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon. 5Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo; 6por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 7Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio. 8Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj, 9kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite:

Tial mi gloros Vin inter la popoloj,

Kaj pri Via nomo mi kantos.

10Kaj ankaŭ oni diras:

Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

11Kaj ankaŭ:

Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj,

Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.

12Kaj ankaŭ Jesaja diras:

Estos radiko de Jiŝaj,

Kaj la stariĝanto por regi la naciojn.

Al li celados la nacioj.

13Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.

14Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian. 15Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio, 16ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito. 17Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio. 18Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, 19en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo; 20jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia; 21sed kiel estas skribite:

Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li,

Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.

22Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi; 23sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi, 24kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi); 25sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj. 26Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem. 27Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj. 28Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje. 29Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.

30Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi; 31ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj; 32por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi. 33Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La esperanza de los gentiles y el camino hacia el oeste

  • Pablo escribe que ha proclamado plenamente el evangelio de Cristo desde Jerusalén, dando toda la vuelta hasta Ilírico. El diccionario bíblico de Easton (1897) sitúa esa región al noroeste de Macedonia, en las costas orientales del Adriático, y la describe como entonces comprendida casi por completo en Dalmacia; dice que la recorrió en su tercer viaje misionero, que fue el distrito más lejano al que había llegado predicando, y que un viaje por Macedonia lo habría llevado hasta sus fronteras.Fuentes: el propio texto bíblico · Illyricum
  • Espera ver a los creyentes de Roma de camino a España y, después de entregar en Jerusalén la contribución de Macedonia y Acaya, partir hacia España pasando por ellos. El diccionario bíblico de Easton (1897) registra esa intención, pero señala que no hay evidencia de que la haya llevado a cabo, aunque algunos piensan que probablemente lo hizo entre su primer y su segundo encarcelamiento.Fuentes: el propio texto bíblico · Spain
  • Citando a Isaías, dice que la Raíz de Isaí aparecería y se levantaría para gobernar a los gentiles, y que los gentiles pondrían en él su esperanza. Isaí fue el padre de David, y el diccionario bíblico de Easton (1897) dice que la expresión raíz de Isaí se usa para el Mesías, mientras que tallo de Isaí se usa para la familia de David.Fuentes: el propio texto bíblico · Jesse

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Illyricum · 43.539, 16.483 · versículo 19
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 19, 25, 26, 27, 31
  • Rome · 41.892, 12.485 · versículo 24
  • Spain · Hoy: Hispania · 40.210, -4.350 · versículos 24, 28
  • Achaia · 38.720, 22.540 · versículo 26
  • Macedonia · 41.600, 22.540 · versículo 26
  • Judea · Hoy: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 31

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.