Apocalipsis 12
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj; 2kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. 3Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. 4Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon. 5Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. 6Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.
7Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; 8kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. 9Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi. 10Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. 11Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem. 12Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.
13Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. 14Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento. 15Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo. 16Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo. 17Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;
¿Sabías que…?
La mujer, el dragón y la guerra en el cielo
- En este capítulo, el enorme dragón rojo es nombrado de forma explícita como la serpiente antigua, llamada diablo y Satanás, el engañador del mundo entero. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) explica que Satanás significa adversario o acusador, y que en el Nuevo Testamento el nombre se emplea como equivalente de diablo. Una voz en el cielo lo llama entonces el acusador de los hermanos, el que los acusa día y noche delante de Dios.Fuentes: el propio texto bíblico · Satan
- Miguel y sus ángeles luchan contra el dragón en este capítulo. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) llama a Miguel uno de los principales ángeles y afirma que tenía un encargo especial sobre Israel como nación. La misma entrada lo relaciona con la serpiente antigua, llamada diablo y Satanás, que engaña al mundo entero, al citar Apocalipsis 12:7-9.Fuentes: el propio texto bíblico · Michael
- El Diccionario Bíblico de Easton (1897) incluye al dragón y a la serpiente antigua entre los títulos de Satanás, y cita Apocalipsis 12:9. El propio capítulo alterna esas imágenes: después de que el dragón es derribado, a la mujer se le dan dos alas de una gran águila para huir de la serpiente, y de la boca de la serpiente sale agua como un río para arrastrarla.Fuentes: Satan · el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org