Apocalipsis 10
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro; 2kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron; 3kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj. 4Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu. 5Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo, 6kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos; 7sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj. 8Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero. 9Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo. 10Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis. 11Kaj ili diris al mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.

¿Sabías que…?
El ángel, los truenos sellados y el rollo
- Un ángel fuerte desciende del cielo, envuelto en una nube, con un arcoíris sobre la cabeza, el rostro como el sol y las piernas como columnas de fuego. Lleva en la mano un pequeño rollo abierto y pone el pie derecho sobre el mar y el pie izquierdo sobre la tierra.Fuentes: el propio texto bíblico
- Cuando el ángel clama como un león que ruge, siete truenos hacen oír su voz. El narrador está a punto de escribir lo que dijeron, pero una voz del cielo ordena que eso quede sellado y no se escriba. De pie sobre el mar y sobre la tierra, el ángel levanta la mano derecha al cielo y jura por quien vive por los siglos de los siglos, que creó el cielo y todo lo que hay en él, la tierra y todo lo que hay en ella, y el mar y todo lo que hay en él, que ya no habrá más demora, pero que en los días en que el séptimo ángel esté a punto de tocar la trompeta el misterio de Dios se cumplirá, tal como él lo anunció a sus siervos los profetas.Fuentes: el propio texto bíblico
- Una voz del cielo manda al narrador tomar de la mano del ángel el pequeño rollo abierto. El ángel dice que lo coma y advierte que será dulce como miel en la boca, pero amargo en el estómago. El narrador lo come y así lo experimenta, y después le dicen que debe profetizar otra vez sobre muchos pueblos, naciones, lenguas y reyes.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org