Nations Bible

Salmos 79

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Psalmo de Asaf.

Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon,

Malpurigis Vian sanktan templon,

Faris el Jerusalem ruinojn.

2La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo,

La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

3Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem,

Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

4Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj,

Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.

5Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese?

Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

6Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas,

Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

7Ĉar ili formanĝis Jakobon

Kaj dezertigis lian loĝejon.

8Ne memoru niajn antaŭajn krimojn,

Rapide atingu nin Via favorkoreco;

Ĉar ni tre konsumiĝis.

9Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo;

Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

10Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio?

Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj

La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.

11Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj;

Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

12Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron,

Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

13Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro,

Eterne Vin dankos,

De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Un lamento por la destrucción de Jerusalén

  • El Salmo 79 lleva por título un salmo de Asaf, ubicándose en la colección de salmos (Salmos 50 y 73–83) asociados con el músico y vidente levita Asaf. En el registro bíblico, el encabezado también puede referirse a los hijos de Asaf, un gremio de cantores y poetas del templo.Fuentes: Asaph (Levite) · el propio texto bíblico
  • El salmo lamenta la profanación del santo templo, la reducción de Jerusalén a escombros y los cadáveres insepultos alrededor de la ciudad. Jerusalén, conocida como la ciudad santa y una fortaleza montañosa, es presentada sufriendo una invasión devastadora por parte de naciones vecinas.Fuentes: Jerusalem · el propio texto bíblico
  • El poema pide la ayuda divina debido a que naciones extranjeras han devorado a Jacob y asolado su morada. En la tradición bíblica, el nombre del patriarca Jacob se utiliza a menudo de manera poética para designar a todos sus descendientes y su territorio.Fuentes: Jacob (Israel) · el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 1, 3

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.