Salmos 62
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.
Nur al Dio esperas mia animo;
De Li venas mia savo.
2Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne tute renversiĝos.
3Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin,
Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
4Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;
Plaĉas al ili malvero;
Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
5Nur Dion fidu, mia animo;
Ĉar Li estas mia espero.
6Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne renversiĝos.
7En Dio estas mia savo kaj mia honoro;
Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
8Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;
Elverŝu antaŭ Li vian koron:
Dio estas nia defendo. Sela.
9Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj;
Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
10Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;
Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
11Unu vorton diris Dio,
Dufoje mi ĝin aŭdis,
Ke la forto estas ĉe Dio.
12Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;
Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.

¿Sabías que…?
Solo Dios como Roca y Refugio
- El encabezamiento del salmo dirige el canto al director del coro y lo vincula con Jedutún, un líder musical en el culto del antiguo Israel, y con David.Fuentes: el propio texto bíblico
- Para resaltar la fragilidad y el engaño humanos, el salmista contrasta a Dios como una roca y fortaleza inamovibles con los adversarios comparados a una pared inclinada, una cerca que se tambalea y un simple vapor pesado en una balanza.Fuentes: el propio texto bíblico
- La frase 'Dios ha hablado una vez; dos veces he oído esto' refleja un recurso poético hebreo común, el paralelismo numérico progresivo, empleado para subrayar la certeza y la importancia de un mensaje.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org