Nations Bible

Salmos 31

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;

Per Via justeco savu min.

2Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!

Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

3Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;

Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

4Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;

Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.

5En Vian manon mi transdonas mian spiriton;

Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,

Sed mi fidas la Eternulon.

7Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;

Ĉar Vi vidis min mizeron,

Vi eksciis la suferojn de mia animo,

8Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,

Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

9Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;

Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

10Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;

Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.

11Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj

Kaj teruraĵo por miaj konatoj;

Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

12Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;

Mi fariĝis kiel rompita vazo.

13Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;

Ĉirkaŭe estas minacoj;

Ili kune konspiras kontraŭ mi,

Ili intencas pereigi mian vivon.

14Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo;

Mi diras: Vi estas mia Dio.

15En Via mano estas mia sorto;

Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

16Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,

Helpu min per Via boneco.

17Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;

Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.

18Mutiĝu la mensogaj buŝoj,

Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,

Kun fiero kaj malestimo.

19Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,

Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

20Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj,

Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.

21Glorata estu la Eternulo,

Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

22Kaj mi diris en mia konfuziĝo:

Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;

Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.

23Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;

La fidelulojn la Eternulo gardas,

Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.

24Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,

Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Refugio en Tiempos de Angustia

  • El salmista retrata un severo sufrimiento físico y aislamiento social, describiéndose como una vasija rota y olvidado como los muertos, mientras vecinos y conocidos huyen de él en las calles.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Frente a imágenes de redes ocultas, conspiradores que traman quitarle la vida y una ciudad bajo asedio, el autor encomienda repetidamente su destino a Dios, declarando que su espíritu y sus tiempos están en Sus manos.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La composición pasa del lamento individual y el temor de ser apartado al ánimo comunitario, concluyendo con una exhortación para que todos los fieles sean fuertes y valientes en el Señor.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.