Salmos 145
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
Glorkanto de David.
Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo,
Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
2Ĉiutage mi Vin benos,
Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
3Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda,
Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
4Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn
Kaj rakontos pri Via potenco.
5Pri la majesto de Via granda gloro
Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
6La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos,
Kaj Vian grandecon mi rakontos.
7Oni gloros la renomon de Via granda boneco,
Kaj oni prikantos Vian justecon.
8Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo,
Longetolera kaj kun granda boneco.
9La Eternulo estas bona por ĉiuj;
Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
10Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
11Ili raportos pri la gloro de Via regno
Kaj parolos pri Via potenco,
12Por sciigi al la homidoj Lian potencon
Kaj la majestan gloron de Lia regno.
13Via reĝeco estas reĝeco eterna,
Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
14La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn
Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
15Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
16Vi malfermas Vian manon
Kaj satigas favore ĉion vivantan.
17Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj
Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
18Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas,
Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas,
Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
20La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn,
Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
21La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo,
Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

¿Sabías que…?
Un Cántico de Alabanza a un Reino Eterno
- El Salmo 145 se titula como un salmo de alabanza atribuido a David, y subraya el deber de cada generación de proclamar las obras poderosas y el esplendor divino a la siguiente.Fuentes: el propio texto bíblico
- El salmo resalta el cuidado universal de Dios por toda la creación, describiendo cómo todos los seres vivos dependen de Él para su sustento, mientras Él sostiene a los que caen y está cerca de quienes le invocan de verdad.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org