Nations Bible

Salmos 141

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Psalmo de David.

Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;

Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

2Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,

La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

3Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,

Gardu la pordon de miaj lipoj.

4Ne klinu mian koron al io malbona,

Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;

Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

5Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:

Ĝi estos oleo por la kapo;

Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;

Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.

6Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,

Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.

7Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,

Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.

8Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;

Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.

9Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,

Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.

10La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,

Dum mi preteriros.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Oración por Protección e Integridad

  • El salmo compara la oración personal y las manos alzadas con los rituales del santuario, como el incienso y la ofrenda vespertina.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El autor acepta la reprensión del justo, considerándola un acto de lealtad y comparándola con aceite derramado sobre la cabeza que no se rechaza.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Metáforas de cacería, tales como lazos, trampas y redes, ilustran las amenazas de los malhechores, concluyendo con el ruego de que ellos caigan en sus propias redes.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.