Nations Bible

Salmos 105

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Gloru la Eternulon, voku Lian nomon;

Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

2Kantu al Li, muziku al Li;

Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.

3Laŭdu Lian sanktan nomon;

Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.

4Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco;

Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.

5Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris,

Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;

6Vi, semo de Abraham, Lia sklavo,

Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

7Li estas la Eternulo, nia Dio;

Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.

8Li memoras eterne Sian interligon,

La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

9Kiun Li interkonsentis kun Abraham

Kaj ĵuris al Isaak.

10Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon,

Por Izrael kiel eternan interligon,

11Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan

Kiel vian parton heredan.

12Kiam ili estis malgrandnombraj,

Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,

13Kaj ili iradis de popolo al popolo,

El unu regno al alia gento,

14Tiam Li al neniu permesis premi ilin,

Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:

15Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn,

Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16Kaj Li sendis malsaton en la landon,

Rompis ĉion, kio portis panon.

17Li sendis antaŭ ili homon:

Jozef estis vendita kiel sklavo.

18Oni enpremis liajn piedojn en katenojn,

Fero ŝarĝis lian korpon,

19Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto;

La parolo de la Eternulo lin elprovis.

20Reĝo sendis kaj malligis lin,

Reganto super popoloj liberigis lin;

21Li faris lin sinjoro super lia domo

Kaj reganto super lia tuta havo,

22Ke li submetu al si liajn eminentulojn

Kaj saĝigu liajn maljunulojn.

23Kaj Izrael venis en Egiptujon,

Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.

24Kaj Li tre kreskigis Sian popolon,

Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.

25Li malĝustigis ilian koron,

Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.

26Li sendis Moseon, Sian sklavon,

Kaj Aaronon, kiun Li elektis.

27Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn

Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.

28Li sendis mallumon kaj mallumigis;

Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.

29Li ŝanĝis ilian akvon en sangon,

Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.

30Ilia tero eksvarmigis ranojn,

En la ĉambroj de iliaj reĝoj.

31Li diris, kaj venis fiinsektoj,

Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.

32Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon,

Flamantan fajron en ilia lando.

33Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn,

Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.

34Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj

35Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando

Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.

36Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando,

La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.

37Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro,

Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

38Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris,

Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.

39Li etendis nubon, kiel kovron;

Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.

40Ili petis, kaj Li sendis koturnojn,

Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.

41Li malfermis rokon,

Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

42Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton

Al Abraham, Sia sklavo.

43Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo,

Siajn elektitojn kun kantado.

44Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj,

Kaj la laboron de gentoj ili heredis;

45Por ke ili plenumu Liajn leĝojn

Kaj konservu Liajn instruojn.

Haleluja!

¿Sabías que…?

El recuerdo del pacto y los prodigios divinos

  • El Salmo 105 se refiere a Egipto como la "tierra de Cam", reflejando la tradición genealógica bíblica que vincula a los pueblos del noreste de África y del valle del Nilo con Cam, hijo de Noé.Fuentes: el propio texto bíblico · Ham · Egypt
  • El salmo destaca la experiencia de José en Egipto, recordando su dura prisión inicial con grilletes de hierro antes de que el faraón lo liberara para supervisar la casa real y aconsejar a los ancianos del reino.Fuentes: el propio texto bíblico · Joseph (son of Jacob)
  • El himno histórico enmarca el camino de Israel desde las promesas patriarcales dadas a Abraham, Isaac y Jacob hasta la herencia de la fértil tierra de Canaán tras su liberación de la servidumbre egipcia.Fuentes: el propio texto bíblico · Canaan · Abraham

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Canaan · 32.767, 35.333 · versículos 11, 12, 16
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 17, 23, 28, 31, 37, 38, 43
  • Ham · Hoy: Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 23, 27

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.