Nations Bible

Proverbios 22

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco;

Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.

2Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas:

Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.

3Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas;

Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.

4Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo

Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.

5Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo;

Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.

6Instruu knabon konforme al lia vojo,

Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.

7Riĉulo regas super malriĉuloj,

Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.

8Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon,

Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.

9Bonokululo estos benata;

Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.

10Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco,

Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.

11Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas,

Al tiu la reĝo estas amiko.

12La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton;

Sed la vortojn de maliculo Li renversas.

13Mallaborulo diras: Leono estas ekstere,

Mi povus esti mortigita meze de la strato.

14La buŝo de malĉastulino estas profunda foso;

Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

15Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo;

Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.

16Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon,

Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.

17Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj,

Kaj direktu vian koron al mia instruo;

18Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno;

Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.

19Ke al la Eternulo estu via fido,

Tion mi instruis al vi hodiaŭ.

20Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje

Kun konsiloj kaj scio,

21Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero,

Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

22Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa;

Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;

23Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon

Kaj dispremos iliajn premantojn.

24Ne amikiĝu kun homo kolerema,

Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;

25Ke vi ne lernu lian vojon

Kaj ne ricevu reton por via animo.

26Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano,

Kiuj garantias por ŝuldoj.

27Se vi ne havos per kio pagi,

Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.

28Ne forŝovu la antikvajn limojn,

Kiujn faris viaj patroj.

29Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj;

Li ne staros antaŭ maleminentuloj.

¿Sabías que…?

Sabiduría, integridad y justicia social

  • Proverbios 22:17–21 marca una transición destacada en el libro al presentar una colección descrita como treinta dichos de consejo y conocimiento para guiar al lector en la verdad y la confianza en el SEÑOR.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La advertencia del versículo 22 de no atropellar al afligido en la puerta alude a la puerta de la ciudad, el principal espacio público para juicios, acuerdos cívicos y comercio en la antigüedad.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El versículo 28 manda no remover los antiguos linderos fijados por generaciones pasadas. Esas piedras señalaban los límites de las propiedades, y desplazarlas constituía un despojo que privaba de sus tierras a las familias vulnerables.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.