Nations Bible

Proverbios 17

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco,

Ol domo plena de viando, kun malpaco.

2Saĝa sklavo regos super filo hontinda,

Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

3Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro;

Sed la korojn esploras la Eternulo.

4Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn;

Malveremulo atentas malpian langon.

5Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;

Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.

6Nepoj estas krono por maljunuloj;

Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.

7Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado,

Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.

8Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro;

Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.

9Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon;

Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.

10Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo,

Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.

11Malbonulo serĉas nur ribelon;

Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.

12Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj,

Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.

13Kiu redonas malbonon por bono,

El ties domo ne malaperos malbono.

14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo;

Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.

15Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon,

Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.

16Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?

Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?

17En ĉiu tempo amiko amas,

Kaj li fariĝas frato en mizero.

18Homo malsaĝa donas manon en manon,

Kaj garantias por sia proksimulo.

19Kiu amas malpacon, tiu amas pekon;

Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.

20Malica koro ne trovos bonon;

Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.

21Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon;

Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.

22Ĝoja koro estas saniga;

Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.

23Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo,

Por deklini la vojon de la justeco.

24Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo;

Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.

25Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro,

Kaj malĝojo por sia patrino.

26Ne estas bone suferigi virtulon,

Nek bati noblulon, kiu agas juste.

27Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta;

Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa.

28Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo;

Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Sabiduría para las relaciones, el habla y el corazón

  • Las antiguas técnicas metalúrgicas utilizaban crisoles para la plata y hornos de alta temperatura para el oro con el fin de separar el metal precioso de la escoria. El proverbio recurre a este proceso de refinación para ilustrar cómo el Señor examina y prueba los motivos más profundos del corazón humano.Fuentes: el propio texto bíblico
  • La imagen de iniciar una contienda como la ruptura de una presa evoca los antiguos diques de irrigación y contención de agua. Una pequeña grieta en un terraplén de tierra se ensancha con rapidez hasta convertirse en una corriente incontrolable, lo que ilustra por qué los conflictos deben detenerse antes de desbordarse.Fuentes: el propio texto bíblico
  • En la literatura sapiencial bíblica, la moderación al hablar y el mantenimiento de un espíritu sereno son rasgos fundamentales del entendimiento. Proverbios señala que el silencio está tan ligado a la prudencia que incluso el necio que guarda silencio puede ser tenido por sabio.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.