Nations Bible

Números 24

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto. 2Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin. 3Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Parolas Bileam, filo de Beor,

Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

4Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio,

Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;

Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

5Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob,

Viaj loĝejoj, ho Izrael!

6Kiel valoj ili etendiĝas,

Kiel ĝardenoj apud rivero,

Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo,

Kiel cedroj apud akvo.

7Fluos akvo el liaj siteloj,

Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj;

Superos Agagon lia reĝo,

Kaj altiĝos lia regno.

8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo,

Estas por li kiel la forto de bubalo;

Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li,

Kaj iliajn ostojn li frakasas

Kaj per siaj sagoj disbatas.

9Li genuiĝis, li kuŝiĝis,

Kiel leono kaj kiel leonino;

Kiu lin levos?

Viaj benantoj estas benataj,

Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo. 15Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Parolas Bileam, filo de Beor,

Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

16Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio

Kaj scias la penson de la Plejaltulo,

Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo;

Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

17Mi vidas lin, sed ne nun;

Mi rigardas lin, sed ne proksime.

Eliros stelo el Jakob,

Kaj leviĝos sceptro el Izrael,

Detruos la randojn de Moab

Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.

18Kaj Edom estos submetito,

Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj;

Sed Izrael havos venkon.

19Kaj la reganto eliros el Jakob,

Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

La unua el la popoloj estis Amalek,

Sed lia fino estos pereo.

21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Fortika estas via loĝejo,

Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;

22Sed ruinigita estos Kain,

Baldaŭ Aŝur vin kaptos.

23Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:

Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

24Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj,

Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon;

Sed ankaŭ ili pereos.

25Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Los Últimos Oráculos de Balaam

  • A diferencia de sus intentos anteriores, Balaam no recurrió a la adivinación antes de su tercer oráculo, sino que volvió su rostro hacia el desierto. Al ver a Israel acampado tribu por tribu, el Espíritu de Dios vino sobre él para pronunciar una bendición en lugar de una maldición.Fuentes: el propio texto bíblico · Balaam
  • Los oráculos de Balaam mencionan a Agag y a Amalec, una tribu nómada que habitaba entre el mar Muerto y el mar Rojo, cuyos reyes llevaban el nombre de Agag. Aunque Amalec fue descrito como la primera de las naciones, Balaam predijo su destrucción final.Fuentes: el propio texto bíblico · Agag · Amalek
  • En su profecía final, Balaam miró hacia el futuro distante, anunciando una estrella de Jacob y un cetro de Israel que aplastarían a Moab y tomarían posesión de Edom, la escarpada región montañosa también llamada Seir.Fuentes: el propio texto bíblico · Jacob (Israel) · Edom · Seir

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 8
  • Moab · Hoy: Moab 1 · 31.181, 35.701 · versículo 17
  • Edom · 30.746, 35.604 · versículo 18
  • Amalek · 30.648, 34.422 · versículos 20, 24
  • Asshur · Hoy: Assur · 35.457, 43.263 · versículos 22, 24
  • Kittim · Hoy: Cyprus · 35.000, 33.000 · versículo 24

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.