Nations Bible

Marcos 16

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. 2Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. 3Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? 4kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda. 5Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.

9Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. 11Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.

12Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.

14Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. 15Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. 16Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.

19Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. 20Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

El sepulcro vacío y Jesús resucitado

  • Pasado el sábado, María Magdalena, María la madre de Jacobo y Salomé compraron especias para ungir el cuerpo de Jesús y fueron al sepulcro justo después del amanecer. Salomé era la esposa de Zebedeo y la madre de Jacobo y Juan; había presenciado la crucifixión y estaba presente con las otras mujeres junto al sepulcro.Fuentes: el propio texto bíblico · Salome
  • El nombre María Magdalena proviene de Magdala, su lugar de nacimiento, y se usaba para distinguirla de las otras Marías de los Evangelios. El Easton's Bible Dictionary (1897) señala que una noción equivocada la ha identificado con la mujer llamada pecadora en Lucas 7. Este capítulo dice que Jesús había expulsado de ella siete demonios y que, después de resucitar, se apareció primero a ella.Fuentes: Mary Magdalene · el propio texto bíblico
  • Un joven en el sepulcro llama a Jesús “el Nazareno” y dice a las mujeres que él va delante de los discípulos a Galilea, donde lo verán. Nazaret, hogar de José y María, no se menciona en el Antiguo Testamento; por lo general se supone que el nombre es la forma griega del hebreo netser, “retoño” o “brote”, aunque algunos lo relacionan con el monte detrás de la ciudad y con el hebreo notserah, “el que guarda o vigila”. Galilea significa “circuito” y, como permaneció mucho tiempo ocupada por sus habitantes originales, llegó a llamarse “Galilea de los gentiles”.Fuentes: el propio texto bíblico · Nazareth · Galilee

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Nazareth · 32.702, 35.298 · versículo 6
  • Galilee · 32.760, 35.527 · versículo 7
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 12

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.